Skuinte for skorion de la aĝo mi ree povus migri temposalte, imagi ĉion nobla jam dealte kaj lukti por ideoj kun kuraĝo... Skuinte for la prozon de la tago mi povus fidi kaj jubili jese pri la futuro, eĉ pri l' mond' forgese ebrie tangi en nebula vago... Skorion, tagan prozon por forskui nun mankas forto pro ĥimer' infera; vizie vidas mi, potenco tera pri pac' mensoge celas por detrui. Dum la geni' cirkulas jam orgojle en kosmo por konkeri Universon, la profitemo planas jam renverson kaj vivo tera stagnas tombosojle. |