Ĉevalo cirka, modpasinte aĝa, sintrene trotas en la sabla rondo. La penda kapo plendas pri la aĉa kadukon truda tedo en ĉi mondo... sed se subita "ĉindra bum!" orĥestra stimulas ĝin sub lumo de l' areno, ĝi tuj reviglas ĉevalide estra dum stumbla kuro kun sendenta heno... De vanto ventumate iĝas blinda la ĉevalaĉo cirka... kompatinda. Poeto modpasinta tre konscias pri tedaj migro, spleno, morno, kiam la "krei-volo" agonias kaj restas for la sonĝoj dum maldormo, sed se subita "ĉindra bum!" publika lin vantovente vokas al forumo, tuj ĉevalide henas li komika dum stulta kuro en l' arena lumo... nur poste pikas sin per penso pinta: "Ci, ĉevalaĉo cirka... kompatinda!" |