Danuba voĉo

Popol' hungara ĉe l' Danubo
mil jarojn luktis nur por viv';
mil jarojn inter fid' kaj dubo
ĝi ofte sangis dum la driv':
eksterme murdis ĝin tataroj
kaj turka glav' dekumis ĝin,
Habsburg-a ruz' dum kvarcent jaroj
sufoke premis ĝin sen fin'...
Sed tamen vanis murd', perfido,
ĉar kun obstino, brava spito
rekreis ĉion eĉ sur rubo
popol' hungara ĉe l' Danubo.

Popol' hungara ĉe l' Danubo
en riĉo de l' rivera val',
sur sia step' jen hund', jen lupo,
pelate fastis dum regal':
ĝin propraj Moŝtoj skurĝis, pelis,
strangole jungis fremda jug';
se por libero ĝi ribelis,
martirajn tombojn fosis plug'...
Sed tamen vanis vintra morto,
ĉar ĝi esperis dum krucporto:
printempon havos eĉ sur rubo
popol' hungara ĉe l' Danubo.

Popol' hungara ĉe l' Danubo
kun spit' de senparenca gent'
en la tempest' de sangaj nuboj
eĉ vin defendis, okcident'.
Komprenu do, ĝi vivi volas
spite al plagoj, kripta mur';
en ĝi sopiro pulse bolas
por kunlaboro en kultur'
kaj volas juston, celas pacon,
neglektas venĝon kaj minacon,
la vivon kreos eĉ sur rubo
popol' hungara ĉe l' Danubo.

Popol' hungara ĉe l' Danubo,
se pasos nokto, brilos sun'
kaj fremda premo de inkubo
ne ĉenos ĝin plu al mallum',
ĝi tuj etendos sian koron
al la najbara frata rond',
salutos danke la aŭroron,
jubile krios al la mond':
Ruinoj, ruboj ne plu gravas,
ĉar pacon de l' konkordo havas
kun ĉiu gent' de Nord' kaj Sudo
popol' hungara ĉe l' Danubo.