Printempe sub sunbrila blu' sur kampoj sidas homoj du. Ĉar laca por plu dance marŝi du kronojn plektas el florar' ŝi por lin kaj sin solene kroni. Li — reĝe regi kaj imponi — el leontodoj plektas ĉenon; simbolu ĝi la amkatenon. Kiam la kronoj, ĉeno pretas, knabino, knabo ekridetas. Ŝi metas kronojn rapidgeste: "Gereĝoj nin mi kronas feste!" Responde tuj li riverencas: "Mi vin, reĝino, rekompencas. Por rememoro pri l' soleno al mi vin ĉenu ĉi kateno!" Protesta ludo en ŝi spitas: "Reĝin' katenon ne meritas!" Ŝi kuras tuj subite salte kaj fuĝas for de li senhalte. La "reĝa moŝto" sentpelate post ŝi galopas senkompate por ŝin aresti, kise puni, al sia koro ŝin ĉenumi. Ŝi loge kuras, haltas, saltas, venteto jupon suprenfaldas, vangrozoj ruĝaj ravas sorĉe kaj ŝia rido tintas dolĉe, en lian koron sin ĝi stelas, dum ŝin li vokas, petas, pelas... En li vekiĝas la pasio: la venkivola amebrio. Ĉi pelo-fuĝo daŭras vulpe: zigzage, ronde, rekte, kurbe ĝis mankas spiro en la brusto kaj ili falas ĉe arbusto... De kapo falas kronornamo, la ĉeno falas el la mano; sur lia brusto ŝi tamburas, dum ŝian svelton li mezuras. Ne eblas fuĝi, lukti, disi, nur buŝdonante kisi... kisi, defie doni, provoke ruzi, mensoge sobri kaj rifuzi, kaj kisi... kisi... kisi... kisi ĝis ne plu eblas kompromisi, ĝis svenas dolĉe volo spita ĉe la venkinta kaj venkita. Ĉe sunsubir' ruĝiĝas blu'... Dum hejmenmarŝas ili du, samritme paŝas kaj silentas... Nur la rigardoj elokventas pri sama penso miksdolora, ke ie, ĉe arbusto fora, en lum' argenta post lunveno jam velkas kronoj kaj kateno. |