I. Ni, deksepjarajMi plektus nun deksep narcisojnje krono por via harar' kaj spirus sur vin deksep kisojn, ke unu havu ĉiu jar'! Al vi mi flustrus deksepfoje: "Mi vin admiras, belulin'!" se vi reflustrus deksepfoje: "Mi ŝatas, knabo, ankaŭ vin!" Nur ŝatas? Pro deksep diabloj! Aspiras mi je multe pli! Pri deksepoblo da afabloj mi revas hejme sub tili'. Vi, deksepjara junulino, senlerne lertas en koket', sed same lertas en intimo mi — deksepjara junulet'. Printempoj deksep vin ornamas, pro vi al Dio psalmas kant'; en vi fandite virtoj flamas: deksepfaceta briliant'. Deksepkolore vivo pompas, se vi promenas sur la strat', junulajn korojn deksep rompas rideto via. Jen la fat'! Nun deksepope sekvas dandoj paŝetojn viajn sur bulvard', sopiras je deksep demandoj respondon jesan per rigard'; mi, inter deksep la deksepa, kun korprofunda riverenc' per kanto simpla, birdopepa petegas pri la rekompenc'. Por vi mi deksep rozojn portos (jarkreske ĉiam unu pli) kaj vin defende mi eskortos, fidelon ĵuras je Bibli'. El deksep kavaliroj, kredu, ĝistombe amos sole — mi; ĉe ni la kor' al koro cedu: por ni kreitaj estas ni. Nun dekseponon mi ne diros de tio, kion havas sin'; pri deksepoblo vi ja miros al mia kor' premante vin; deksepon lipoj multiplikos ĝis nombri ne tre gravos plu, en kis-obligo ni ne strikos, forgesos pri la tempoflu'. Ni, deksepjaraj geamantoj, dancante marŝos sur la voj', nin ravos ridoj, floroj, kantoj, mirakloj deksep de l' vivĝoj', ĉar en ni pulsas juna sango kaj ardas peto kun promes'... Do deksepfoje al demando: "Ĉu vi min amas?" diru: "Jes!" II. Ni, sepdekjarajMi plektus dornojn kaj urtikojnje sepdekbranĉa skurĝo nun; per ĝi mi draŝus kiel spikojn: min trafu sepdekfoja pun'! Ve, sepdekoble min turmentas, ke edzo estas sklav' sen saĝ'. Mi estis do — ah, nun mi sentas — simio nur en hejma kaĝ'. Simio nur? Pro sepdek gnomoj! Eĉ multe malpli! Nur azen'! Katenis loge min du pomoj: printempa ĉarmo de l' eden'... Mi poste spertis sepdekfoje, min kio ravis iam plej, delonge velkis for levkoje, revenas nun nur el — drogej'. Ci iĝis sperta bajadero. Ah, sepdekjara vantulin', en ĉiu kaĉo la — kulero, najbardamnita klaĉmaŝin'! Mi iĝis urso, kiu grumblas, sur kolo pendas — seba tuk', infane plendas, ploras, stumblas pro sepdek jaroj, pro kaduk'. Eĉ sepdekono ne plu estas el nia juna ama ard'; la kisdeziro — volo restas pro sepdekoblo de singard'. Ve, mankas em' por arda rito, artikoj knaras pro la rust', diable venkis nin artrito, sepdekfajfile spiras brust'. Se gasti iras ni dimanĉe en sepdekjaraj ŝtof', atlas', rimarkas honte nur ĉetable: "Ve, dentoj restis en la glas'!" Riproĉoj sepdek vortgalopas kaj reciprokas la skandal': "Pro ci domaĝoj sepdekopas!" Malsataj lasas nin regal'... Ni, sepdekjaraj — turtoparo — ŝancelas ombre sur dekliv', forgesas kveri pro amaro, kverelas nur pro teda viv': "Ci volas pravi, ĉiam pravi. Mi? — sepdekfoje cedu nur?! Ah, min nenio povas savi, eĉ eble ne la — kripta mur'. " "Nu, bone, bone! Ne ploretu, ci, mia kara stultulin'! La larmojn viŝu... Do ridetu! Ci konas ja, ci konas min! Ci scias, ke mia kolero nur restas — buŝventola bru'... Nu, sepdekjara bajadero, nun kisu min kaj dormu plu!" |