Lamento en tombo ombra
(Ĉenrimado en morna aŭtuno)

La nokto oktobra, ho, brakumis
al si la silenton en tombo ombra;
traeĥis ekkiso izola sola...

Lamente en tentotona vibro
riproĉe pro ĉerka karcer' en tero
respondis ondante la kant' fantoma:

"Ne veku! Ve, kuŝ' sub pluŝo ŝima,
marmora ornamo mortinton tenas;
susuro, murmuro sur muroj mutas...

en fund' profunda de dormo morna
eĉ ardo de Marto martire mortas
kaj gajo de Majo senhelpe velkas.

La amo amorfa — nur orfa famo;
nur surda absurd' en silent' sensenta.
Mortinton kortinto ne tentas tombe!

Ne venu! Vevortojn portu foren!
En ripoj ripozas ne ni: nenio!
Sen korpa kor' — polvas volvaĵ' ostvolba.

En tombo jen ombro trovas rodon;
detere eteren sen tim' animo
evitas, de vi for, deviojn vivajn.

Alsalti al tia dia alto
aŭ fali al tomba bazalto — vanas;
nur mason amaso masonas tomben.

Por trovi min, ho, vi min trovindis,
ĉar en vi, envia vivanto, fia
vantemo tenĉenas en masko koron.

Spirito pri mita rito ridas;
nur vermojn kaverno eterne fermas.
Ridinde min de vi funebri febre...

Ne pensu en suna bril' pri l' vintro!
Vin trovos ostaro staranta hante
por tenti vin per tim' impertinente."

— — — — — — — — — —

Lamento en tombo ombra pravas;
ve-kanta vekanto, ve!, vanon vartas
ardante en sankte artista tristo.

La nokto oktobra nigre migris...
tri griloj miltrile en fendoj plendis...
sunlumon al mondo lum-ondo donis...