Letero al Kolomano Kalocsay

Tre kara Koloman',
poetofrato,
vi staras nun ĉe mejloŝtona dato,
signanta tempdistancon sepdekjaran.
Verŝajne penson havas vi amaran,
somerfunebron eĉ dum tag' aŭtuna
pro la entomba juna ardo suna.
Por peli for la mornon de ĉi penso
jen venas al vi jubilanta denso
de geamikoj el la mondo tuta
solene festi vin per am' saluta.
Akceptu kore kion ĝi esprimas
sen elokvento, sed kun ĝojaklamo:
"Ni vin admiras, amas kaj estimas;
majstradu, longe vivu plu en sano!"

Per ardo de poet' vi arton forĝis,
magie al la versoj rimojn sorĉis
kaj ravis per la lert' en pensoplekto,
instruis nin pri formoj de l' Perfekto
kaj kultivante la literaturon
vi sola kreis mem — literan turon,
en kies labirinto ĉiu niĉo
admiron vekas per la pompa riĉo
de cent poetoj, mil poemoj eble.
Ĉiujn vi plantis zorge artofebre
en ĉastan humon de beletro nova
por montri nian lingvon — esprimpova.
Baudelaire-volumo, Madαch, Heine, Dante
per vi por Esperanto nun pledante
aperis sur la mondforum' aktivi,
ke nia poezio rajtas vivi
kaj servi al homaro, al la paco,
beligi kunan vivon sen minaco.

Ĉi gloran vicon sekvas eĉ amaso
babela de poetoj sur Parnaso:
ekde sumiroj, grekoj kaj egiptoj —
jarmilajn versojn el mucidaj kriptoj
per majstra arto vi al Nuno ligas,
subsune praepokon revivigas
kaj trenas nin, la atomtempan homon,
tra l' hinda, persa, ĉina artoj — Romon;
de tie ni tra l' poezi' moderna
ravitaj jam de Belo, la eterna;
kun vi vagadas sur florkampo bunta...
Blindigas nin parnasa pomp' abunda.
Jen tiel volumiĝas la trezoro,
la nova verko: TUTMONDA SONORO.

Genio via SUR STREĈITA KORDO
varie per arpeĝo kaj akordo
al mortaj vortoj vibran vivon donas,
muziko ŝvebas, melodi' resonas.
Verkaro via prave nun sugestas:
spiritgiganton nia rondo festas.
Ne povos mordi rusto tian liron,
la Tempopaso pruvos mian diron;
ĝi ore brilos en tutmonda famo.
Vi ĉiam restos viva, Kolomano!

Dum migrojaroj konsumiĝas vervo;
laciĝis ni en plumlancista servo,
sed tamen gustas tre agrable, ĝoje
diskute buŝventoli foje-foje,
remigri pense vojon kaj cerbumi,
kion pri "-ata, -ita" diras C. E. R. Bumy.
Nun ĉio pace pasas sen skandalo
kun "rusa" vino dum "fromaĝregalo".
Ne ĉiam estis tiel!... Vid-al-vide
diskutis horojn ni sencede spite.
Mi flagre flamis, vi silente brulis;
vi argumentis, brue mi postulis,
la redaktejo eĉ alarme eĥis,
ĉi batalkrioj la najbarojn vekis
kaj ili kure venis vidi brulon
aŭ trovi jam kadavron kaj krimulon;
sed... ĉe malfermo de la pord' ni ene
kolege kompromisis ĵus serene.

Nur gravedtempon estas mi pli aĝa,
sed estis pli sangvina, tre sovaĝa;
serene vi pli saĝa kaj modera.
Mi — sentimenta; vi — la priafera.
Sed kiel ajn la vortoj tondris, akris,
la HOMON mem neniam ni masakris.
La karakteroj montris ja kontraston:
ĉe vi — trankvilon; ĉe mi — bruan haston.
Vi erudite profesore agis;
aktore laŭbezone mi imagis
roladi pastro, arlekeno, lordo
en rekvizitoj de l' teatra korbo.
Dum vi sekciis frazojn, sencojn sondis,
mi donkihote luktis, vagabondis,
ni ambaŭ tamen por "nia" AFERO
estis necesaj brikoj kaj mortero,
ĉar ambaŭ ni plenumis sanktan devon,
per propra sango nutris propran revon
kaj sciis ni pri unu la alia,
ke ardas en ni sama sent' pasia,
ke ni ĉenitaj sklavoj al IDEO
jam kune migros, luktos ĝis pereo,
ĉar ĉe sama fajro ni varmiĝas,
kaj disipeme eĉ ni reĝe riĉas,
samvoje pelas nin al sama celo
kaj donas tutan vivon sen ŝancelo
por servi per la Belo por la Bono,
por estonteco, por la nova homo.
Ni sentis, kvankam sortoj nin disigis,
ni estas fratoj, nin destin' kunligis.
Do prenu manon! Sentu, ke la kiso
ne estas "postdiskuta" kompromiso,
sed kora emocio, frata amo.

Feliĉe longe vivu, Kolomano!