Piramidoj kaj kanaloj

Piramidoj kaj kanaloj
ŝviton sorbas, penon urĝas,
laborestroj sklavojn skurĝas;
vivojn glutas mil bataloj...
KLIO notas en analoj:
"Supre siblas ureuso,*
sube veas sklavkorpuso,
milionoj da damnitoj
kaj kreiĝas gloraj mitoj,
piramidoj kaj kanaloj."

Piramidoj kaj kanaloj;
inter ili Vivo brulas,
ondas, tajdas kaj detruas
dum jarmiloj en bataloj...
KLIO notas en analoj:
"Supro reĝe regi ŝajnas,
subo perdas, eĉ se gajnas;
supro planas, subo kreas,
sed kun mitoj ja pereas
piramidoj kaj kanaloj."

ureuso = afrika serpento, simbolanta la faraonan potencon; kiel kapornamo ĝi estis la egipta krono.