Pro vi, amata, en sunbrilo pompadis eĉ nebula tag'; nun — bril' printempa en Aprilo nebula ŝajnas dum la vag'... Pro vi, amata, sanktan sencon ricevis ĉio: larm' kaj rid'; nun — funde sentas mi sensencon: mensogas vorto, trompas vid'... Pro vi, amata, pia kredo sugestis "nin prizorgas Di'"; nun — mortis Dio, regas tedo, fantomas monstro de l' Neni'... Pro vi al Di' mi psalme dankis, por mi vi estis vivdonac'; nun — taŭzas min, ke Dio mankis, Ĉielon regas — surda spac'. |