Avo eĉ de la praavo servis kiel negrosklavo, al plugilo sin junganta, por blankulo rikoltanta, batalanta.
Nepo eĉ de la pranepo tra ĝangalo, marĉo, stepo bestojn ĉasis mem ĉasate, oron minis prirabate kaj malsate.
Homo en ci, blanka homo, nigras pli ol la ebono, blindas ci eĉ okulhave, surdas ci eĉ orelhave, luksosklave.
Blanka frato, ci sendanka, cia riĉo negrosanga nelaveble sur ci ruĝas, cin akuzas, cin prijuĝas, morne muĝas.
Oraj lumoj jam aŭroraj post jarcentoj sklavlaboraj finon signas por ĉi honto; jen tagiĝas horizonto en la mondo.
Vento freŝa, sklava gento, blovas tra la kontinento, pelas putron kaj pasivon, portas forton kaj aktivon, novan vivon.
Frato, ĉesos ekspluato, la pirata sklavmerkato, juste venkos nia vero kaj triumfos sangofero por libero!
|