KAIN KAJ ABEL

La prasilento retiris sin por ripozi. La helo de l' ĉiela fajrodisko blindige konfuzis ĝiajn enu-okulojn. Ĝi fermis do ilin je multmiljara dormo. La naturo ekatentis, skuis sian milkoloran vilan kapon. La tero vekiĝadis, kantis la unuan printempan halelujon: Vivi estas bele, vivi estas bone!

*

Du sidas sur la montdeklivo. Du homviroj, similaj kiel la fagokrustoj. La longaj brakoj pendas ĝis genuoj. Krispa hararo dense kovras la nudecon. La vizaĝoj rigide senesprimaj. La animo ankoraŭ profunde dormas, sole la instinkto vivas.

Ili kaŭrante sidas. Unu mordetadas frukton. Kvazaŭ li remaĉus. La suko kun salivo gutas, fluas ĉe la buŝanguloj. Daŭra palpebrumo. Tiu ĉi palpebrumo laŭdas la Kreinton. Vivi estas bele, vivi estas bone!

Atento streĉas la pupilojn de la alia. Li ankoraŭ ne havas sentojn, nur sensojn. Pensofajro ankoraŭ ne briligas liajn okulojn, sed tamen en li senkonscie demonstracias la homo de malproksima estonteco: imiti ĉion, prirabi la naturon.

Io tiras al si lian rigardon. Ĉe la arbarlimo, sur kalva rokopinto, staras nesto de cikonioj. La ino sidas sur la ovoj. Per varmo de patrineco ŝi ĝermigas la vivon en ili. Senmove ŝi sidas, kiel gardanto de la familia fajrujo, kvazaŭ konjektante, ke ŝi modele pozas por moralo de postaj epokoj... Ĉirkaŭ la nesto orfa vircikonio klaketadas; kunulinon serĉas. La disetenditaj flugiloj frapetadas la aeron. Fluginte al la nestorando li amindumas, proponas sin... Vane... Subite la cikoniedzo alvenas, per kolera bekbatado forpelas la vaganton, triumfe eksidas en la neston, La klaketado plenigas la arbaron... Vivi estas bone, vivi estas bone!

La homviro eksaltas, disetendas la brakojn, kunfrapas ilin. Io ŝveligas lian bruston. El lia gorĝo krie eliĝas la unua vorto.

— Klak!... Klak!... Klaklaklak!

Ĉe la montpiedo aperas nova figuro: la homino. Larĝaj koksoj, balanca irado, dissaltaj kusenaj mamoj. En ŝia korpo, kovrita per delikataj harlanugoj, ankoraŭ ne bolas la vivdeziro. En la okuloj silentas la ĉiama atendo... Ŝi rigardas sin en la spegulo de rivereto. Ŝi ne konjektas ankoraŭ pro kio.

La homviro rimarkas ŝin... Per longaj saltoj li proksimiĝas al ŝi, movante flugile la brakojn.

— Klak!... Klak!... Klaklaklak!

La homino surpriziĝas... Mamenton ŝi rigardas al li, poste ekkaŭras je kvarmanpiedoj kaj atendas... atendas... Ili ludas, mordetadas la kolon de unu al alia, kun ĝema spirado ruliĝas tien reen sur la bordo... La homviro ekhenas kiel la ĉevalo. La homino rifuĝas kiel ŝia talpofratino dum la pariĝa periodo. Ŝian timon hodiaŭ oni nomas — hontemo.

La virtalpo estas ruza; boras saktunelon kaj tien pelas sian elektitinon. La homviro persistas. Li persekutas sian kunulinon ĝis ŝia forto eluziĝas kaj ŝi kapitulacas al la neevitebla... Jen bildo eterna de la homaj amiluktoj.

La alia homviro palpebrumas al ili. Perfektan indiferentecon respegulas lia rigardo. Sur la trajtoj ne baraktas la ekdeziro, en li ne veas la doloro de malfruiĝo. La konsumiĝanta frukto pli interesas lin... Vivi estas bele, vivi estas bone!

*

Tri sidas sur la montdeklivo. Inter la du homviroj kaŭras la homino. Ili mute rigardas al la malproksimo. La lingvo ankoraŭ ne sklavigis la langon. Ili atentas ne sciante pri kio. Longe etendiĝanta branĉo ombrumis ilin. Bone estas ĉi tie en la malvarmeto, sed ili ne konscias pri la kialo. La "kial" kaj "ĉar" ankoraŭ dormetas en la utero de posta evoluo.

La cikoniedzo denove forestas de la nesto. Silento regas. Tamen la rigardo de la la unua hom-viro refoje vizitas ĝin. Kvazaŭ li atendus ion... Lia kunulo spionas la amludon de simioj. Ĉirkaŭ unu simiino saltetadas ĉiu virsimio. Kun volupta rikano ili ĵetas sin al ŝi... La vivanta instinkto vekiĝas en la homviro kaj tiras al si la hominon.

La fremda cikonio jam denove klaketadas ĉe la nesto. La ino defendas sin. Frapsonas la bekoj. La bruo de la sama sieĝo sonas malproksimen...

Per rapidaj flugiloj venas la helpo. Blanka plumaro brilas en la sunradioj. La edzo alvenas kaj komenciĝas batalo por la posedaĵo.

La okuloj de la observanta homviro ek-ekbrilas. Li eksaltas, disetendas la brakojn, klaketadas, sed subite surprizite ekmutas... Blekado de rifuĝantaj simioj igas lin forgesi pri ĉio. Lia rigardo atentas tiujn.

Ega boao siblas minace al paro da simiaj, ruliĝantaj en la densejo. Rimarkinte la danĝeron ili rifuĝas. La vivoinstinkto pelas ilin. Branĉo baras la vojon. Unu simio iom postrestas, grimpas sur la branĉon, sed ĝi rompiĝas sub la ŝarĝo de la peza korpo. La simio falas sur la kapon de la siblanta boao. Raŭka blekego skuas la aeron. La simio dentgrincante luktas, defendas sin, atakas...

La homviro tremas en sia tuta korpo, streĉas la brustomuskolojn kaj imitas la blekegon.

— Aooa!... Aoooa!

La fremda cikonio kun vundita kapo falas de la nestorando. Flugilstreĉante klaketadas la venkinto... La simio hurlas kaj furore tamburas per la pugnoj sur sia brusto.

Sovaĝaj emocioj vekiĝas en la senkonsola interno de la homviro. Nekonata flamo ekflagras ĝis lia cerbo. La okulblankon vualas sango, minace ekbrilas lia dentaro. Li rigardas sian hominon, ĉirkaŭprenatan de la alia... Li ekhurlas, tondre blekas, boksas sian bruston... Subite li rompas la ombrodonan branĉon kaj per ambaŭ manoj levas ĝin alten por terura bato.

— Aooaa!... Aooooa!

La alia homviro ekrigardas al li. Kaŭzon li neserĉas, danĝeron li ne sentas. Senpeka nescio laŭdas la Kreinton... Vivi estas bele, vivi estas bone.

La brakoj per sola svingo mortbatas lin. Kiel hakilfrapita bovo, sen veo, kun fendita kranio falas la unua homfrato.

La venkinto forĵetas sian armilon, disetendas la brakojn, longe daŭre triumfe klaketadas... Lia rigardo subite reiras al la kadavro... La senmoveco surprizas lin. Li komencas palpadi, skui la rigidiĝantan homruinon; siajn fingrojn li trempas en la varman sangon... Li ne scias kio estas tio. Li ne komprenas, kio okazis.

La homino, pelata de nekontentigiteco, rampas, ekkuŝas al liaj piedoj kaj proponas sin dumviva posedaĵo...

Tiel mortigis Kain sian fraton Abel. Tiel naskiĝis la ago, kiu anonime regis ĝis fine postaj jarcentoj donis al ĝi nomon. Sed la nomo estas nur ŝanĝebla vesto. Hodiaŭ peko; morgaŭ virto. La ago restas ago kaj ĝia regado diaŭros ĝis vekiĝo de la prasilento.