TRI KAMARADOJ

I.

Buzenkó, la kaporalo kaj fama blasfemanto el la infanteria regimento N-ro 38, jam la duan tagon erarvagadis fortranĉite de sia roto. Antaŭ kvar tagoj la kompanikomandanto sendis lin kun urĝa raporto al la stabo. Bonŝance venis tiu ordono, ĉar tiutempe oni ofte flustradis en la tranĉeo pri baldaŭa sturmo, kaj la sturmo eĉ por kaporalo estas sturmo, danĝera vivriskado kaj — honte aŭ ne honte — malgraŭ ĉiu heroeco estas pli agrable vidi la violojn ol flari ilin jam el sub la tero. Malfrui tian amuzadon estas tre prudente, pensis Buzenkó kaj pro tio li eĉ ne tre klopodis retrovi sian regimenton. Se oni sendis lin dekstren, tiam li elektis la maldekstran vojon, ĉar "la lepro formanĝu la tutan militon" — li diris — jam estis sufiĉe ok monatoj el la dancado kaj unu kuglo en la femuro". Li tre ŝatas la farĉitan brasikon kun fumaĵita porkoviando, sed se la edzino ĉiutage kuiras kaj proponus ĝin al li, tiam — je la turmentita Kristo — li tiel efike karesadus ŝian dorson per la stango de lia fojnoforko, ke ŝi naskus naŭ musojn pro la doloro.

Ĉe tiu ĉi penso li rememoris, ke nun estas aŭtuno kaj la nova tritiko jam draŝite kuŝas en la kamero kaj lia edzino denove atendas dian donacon el tiu alta ĉielo, de kie la Ĉiopova iom tre abunde ŝutas la panopetantojn en la platan sakon de ĉiu malriĉulo. Nu bone, nur la musoj ne formanĝu, la porpanan farunon de la alvenonto!

Plenŝtopinte sian pipon li ekbruligis la bonodoran tabakon. Porsinjora tabako. La trajnkomandanto donacis al li el la oficira provizo. Trankvile fumante li marŝis, marŝis. Freŝa fojnodoro, miksita kun la ozona spiraĵo de la proksima arbaro, ŝvebis en la aero kaj karesis lian vizaĝon. Senzorge li rigardis antaŭ si la vojon, kies fino kunfandiĝis kun la horizonto. Subite li ekhaltis, streĉis la okulojn, atente rigardis tiujn rapide kreskantajn punktojn, kiuj aperis antaŭ momentoj ĉe la vojfino. Post kelkminuta observado li ekblasfemis.

— Kozakoj!... Ke la lepro formanĝu ilin!... Kozakoj!... Nu, Buzenkó, nun kion fari? Se tiuj kaptos min, tiam aŭ senhaŭtigos min viva aŭ la turmentita Kristo scias, kion ili faros kun mi...

Subite li ĵetis sin teren kaj surventre rampante proksimiĝis al la arbaro. Tie la arboj donos bonan kaŝejon. Li rampis kaj rampis, sed ĉe la arbarlimo li devis halti, ĉar larĝa valeto de elsekiginta rivereto malhelpis la pluan rifuĝon. La bordo ne estis tro kruta, nek tre profunda kaj Buzenkó kun deidita risko saltis en la fundon bonŝance, ĉar li rompis nek la krurojn nek la brakojn, eĉ lia pipo restis brulanta en lia buŝo. Li ekstaris, ĉirkaŭrigardis kaj kontente konstatis, ke oni ne povos lin rimarki de la vojo. Tamen la arbaro donas pli certan lokon, li pensis kaj ekiris. Ĉe la tria aŭ kvara paŝo li ekŝanceliĝis. Kio okazis? Ĉu la tero ekiris sub li? Nu ankoraŭ unu paŝon! Li faris ĝin, sed ĝis la genuoj subiĝis en la ŝlimo. Tji! Ke tiu longbarba maljuna dio subterigu la tutan caran imperion, li pensis baj perokule mezuris, taksis la distancon ĝis la alia bordo. Nur kvar paŝoj. Eĉ naĝante li povos atingi ĝin, se estas necese kaj provis paŝi ankoraŭ unu. La marĉa ŝlimo glutis lin ĝis talio.

Buzenkó turnis siajn okulojn al la ĉielo kun tia pia mieno, kian havas nur la paroĥestro en lia vilaĝo dum la paskaj procesioj sub la baldakeno kaj komencis blasfemadi menciante ne kun plej favora opinio la helpemon kaj virtojn de ĉiuj sanktuloj. Sed la blasfemado ne tre utilis, ĉar ĉe ĉiu movo li pli profundiĝis en la ŝlimo.

— Estus pli bone, se vi preĝus! ekparolis neatendite ia piema voĉo.

Buzenkó turnis la kapon al la voĉo baj li vidis longbarban soldaton staranta sur tiu bordo, kiun atingi estis ankaŭ lia plejkora deziro. La soldato ne montranta helpemon, staris senmove kaj rigardis la baraktanton. Buzenkó iom indigne alparolis lin.

— Ne prediku, sed helpu, ke la diablo dancu ĉardaŝon sur via dorso! Ĉu vi ne vidas, ke mi ne povas elnaĝi el tiu ĉi malbenita gastama koto?

— Mi vidas tion, sed mi aŭdas ankaŭ vian teruran blasfemadon... Estus pli bone, se vi preĝus…

La pia tono kaj indiferenta sintenado de la soldato ekscitis lin ĝis furoro kaj per subita salto volante atingi lin li profundiĝis ĝis la akseloj. Torento da blasfemado — senrezulta.

— Preĝu kaj mi helpos vin! — Sonis la alvoko iom pli solena.

— Tji! Vi, per piemo inokulita sankta fripono, se vi tuj ne helpos, mi mortpafos vin kaj via preĝejplankon lekanta animo aperos tiel nuda antaŭ la maljuna Dio, ke Lia ĉiopova Moŝto ruĝiĝos pro honto, ke li kreis la homon je sia propra vizaĝo... Helpu aŭ mi mortpafos vin!

La soldato sur la bordo kun kontenta malico konstatis la sendanĝerecon de la minaco kaj serioze ripetis:

— Preĝu kaj mi helpos vin!

Buzenkó sentis ĉiumomente, ke li ĉiam pli kaj pli subŝlimiĝas kaj kion fari, tamen estus pli prudente cedi al la deziro de tiu ĉi frenezulo ol droni kiel rato en la kanalo. Li do komencis preĝmurmuri.

— He, pli laŭte!... Diru post mi!

Buzenkó vole nevole devis postdiri la vortojn de la preĝo, antaŭdirita de la nekonata soldato. Nelonge daŭris la tuta afero, sed al Buzenkó ĉiu minuto ŝajnis unu horo. Fine venis la atendita " amen" kaj la soldato etendis per unu mano sian pafilon al li kaj per la alia mano ekkaptis lian pafilon kaj komencis eltiri lin el la marĉo. Dum la pena grimpado furiozaj sentoj regis en Buzenkó, sed li ne kuraĝis elparoli eĉ unu blasfeman vorton, sed tuj post la albordiĝo li ĉirkaŭprenis la soldaton kaj per subita puŝo li ĵetis lin en la mezan mezon de la marĉo.

— Nu, sankta fripono, blasfemadu, ĉar alimaniere vi dronos ĉi tie kiel la abortitaj hundidoj! Blasfemu kaj mi helpos vin! — li kriadis kvazaŭ triumfe.

La surprizita soldato malespere eklamentis.

— Hej, Joĉjo, kiel vi povas esti tiel kruela al mi? La bona Dio benu vin, prudentiĝu!

Buzenkó vidante la teruritan mienon kaj aŭdante la ploreman petegadon de la soldato jam ridetis en si. Lia kolero forvaporiĝis, sed tamen ŝajnigis senindulgan koleron.

— Blasfemu kaj mi helpos vin!... Cetere de kie vi konas min?

— Mi estas Tomaso Kunkor, la sakristiano el via vilaĝo. Ĉu vi ne rekonas min? Verdire, mia barbo ja kreskis ĉi tie kaj ne mirinde, ke vi ne rekonis min... Nu, Joĉjo, ne ŝercadu plu... eltiru jam!

Buzenkó iom mire gapis al la peteganto, zorge esploris liajn trajtojn kaj kiam li konvinkiĝis, ke tre verŝajne ne mensogas la samvilaĝano, tiam bonkore kun rekona rido rimarkis.

— Nu, Kunkor, vi estas vere granda sankta bovo! Preskaŭ vi dronigis min en la marĉo.

— Ne pensu, ke mi estus lasinta vin morti tie, sed mi volis instrui vin pri piemo... Nu, Joĉjo, estu vi prudenta kaj je la nomoj de la Dio kaj ĉiuj sanktuloj mi petas vin, eltiru min, ĉar la ŝlimo jam karesadas mian kolon!... Ho, Jesuo, Maria, Sankta Jozefo, helpu tuj, ĉar mi mortas!

Buzenkó plengorĝe ridis sur la bordo.

— Nu, Kunkor. Ĉu vi blasfemos aŭ dronos?... Blasfemu!... Hahaha!... Blasfemu, Kunkor, mi helpos al vi... Hahaha!... Nu, diru post mi!

Buzenkó fariĝis antaŭblasfemanto kaj Kunkor vole nevole plore postdiris la deziratajn, arte kompilitajn malpiaĵojn. Buzenkó plenkontente admonis lin.

— He, pli laŭte, sankta hipopotamo!

Kunkor kun sincera malespero blasfemadis. Buzenkó, vidante ke la ŝlimo jam atingas lian buŝon, per forta ektiro albordigis lin duonsvenanta.

Tiel konatiĝis unu kun la alia Buzenkó, la kaporalo kaj fama blasfemanto kaj Kunkor, la soldato kaj pia sakristiano el la infanteria regimento N-ro 38. Post ankoraŭ dutaga intenca erarvagado ili revenis al sia regimento. Ĉiu al sia roto.

Post kelkaj semajnoj pro la senĉesaj sturmoj, sangaj bataloj la regrimento tre forsangis kaj ili ambaŭ estis lokitaj en la saman roton, eĉ en la saman svarmon.

Longaj marŝoj tra koto, tra sango, tra kadavrokovritaj kampoj kaj ĉiama kunestado en la mizero de la tranĉeo, en cerbkirlanta frenezo de sencelaj sturmoj hardigis ilian kamaradecon. El la nutraĵo, ŝtelakirita de Buzomkó, ĉiam formanĝis sian parton ankaŭ la piema Kunkor kaj la virinon, priokulumitan de Kunkor, uzis ankaŭ la malpia Buzenkó. Jes, tia estas la milito. La sola diferenco estis inter ili, ke unu preĝis tiam, kiam la alia blasfemadis.

II.

La infanteria regimento N-ro 38 estis translokita de la rusa fronto al la itala. Tie la du kamaradoj renkontis la trian. Li estis platbrusta, palvizaĝa samvilaĝano. Iam, antaŭ longaj jaroj li forlasis la vilaĝon por labori en la urba fabriko. Li ŝajnis iom stranga, iom fremda por ili, ĉar lia parolo tre diferencis de la ilia. Eĉ la dialekton li perdis en la urbo. Li havis ideojn, kiujn kompreni ili ne tre povis kaj pro tio ili pli respektis ol amis lin.

Iun vesperon, estis jam novembro kaj la tranĉeojn, konstruitajn inter la kalvaj gigantaj rokoj, jam kovris dika neĝtavolo, ili triope babiladis. Buzenikón varmigis la rememoro pri la amaj duopoj kun sia edzino, kiu substrekite skribis en sia lasta letero: ,,tiel orfe mi vivas kiel vidvino kaj mi devas ĉiam ekplori, kiam mi ekkuŝas en la malvarman liton."

Kunkor varmigis sin per la rememorado pri la longaj vakskandeloj, kiujn li iam ekbruligis ĉiun dimanĉon antaŭ la meso. Eble nun la paroĥestro mem faras tion aŭ iu nazmuka knabo, kiu tute ne povas konscii pri graveco de tia preĝeja servo.

— Oni diras, — rimarkis piatone Kunkor — ke la Sankta Virgulino aperis en densa incensfumo antaŭ la itala reĝo kaj detirante sian oran pantoflon ŝi minacis lin kaj diris al li, ke faru pacon, ĉar alimaniere la Dio, kiu vidas lian obstinecon, pereigos Romon.

Tiu ĉi onidiro naskiĝis en la malriĉa fantazio de Kunkor, sed vidante la terurojn de la itala fronto li jam tiom ofte kaj insiste ripetadis tion, ke li mem kredis pri ties vereco. Buzenikó ne povis kontraŭstari al ia interna instigo kaj en lia respondo ne tre respekte menciis la pantoflojn de la Sankta Virgulino.

La tria kamarado longe aŭskultis ilian sensencan buŝventoladon. La vespero estis silenta, la kanonoj ambaŭflanke ripozis post la tuttaga blekado kaj grenadvomado. La steloj jam komencis vekiĝadi sur la nigriĝanta firmamento nur la luno kaŝiĝis ankoraŭ ie sub la horizonto. Li rigardis al la malamika fronto, kie de tempo al tempo oni pafis lumigantajn raketojn al la ĉielo. Subite li turnis sin al siaj kamaradoj.

— Diru sincere, kial ni militas?... Ĉu vi scias?

— Ĉar estas milito. — Esprimis sian opinion Buzenkó. — Ke la lepro formanĝu la tutan aferon!

— Ĉar la senmoralecon de la homoj la Dio jam ne povis toleri plu kaj Li punis ilin per milito — rimarkis Kunkor kaj ĝeme aldonis — sed kiu humile turnas sin al Li, tiun li gardas en ĉiu danĝero... Rigardu min, eĉ vundeton mi ne ricevis dum du jaroj!

— Fermu la buŝon, sankta bovo, — ekflamiĝis Buzenkó — la milito estas, ĉar la homoj tre multiĝis sur la tero kaj devas ilin malmultigi... Nu!... ĉu mi ne estas prava, diru Fintor?!

La tria, Fintor, longe rigardis ilin kun indulga bedaŭro kaj poste mallaŭte rimarkis.

— Vi ne scias, kamaradoj, kial estas milito... Mi scias... kaj tre doloras mia koro.

Buzenkó kaj Kunkor surprizite kun respekta rigardo atendis la daŭrigon, sed Fintor longe silentis. Buzenkó perdis la paciencon.

— Nu, kial vi ne diras, se vi scias?

— Ni militas, ĉar tio estas la intereso de la kapitalistoj — respondis Fintor — ni militas ne por defendi la patrujon, sed por akiri novajn malamikojn por ĝi kaj semi novajn militojn por la profito de la grandaj poŝoj... ni militas por esti almozpetantoj antaŭ la pordoj de tiuj, kies bonstaton per riskado de nia vivo ni asekuras... ni militas, ĉar ni ne estimas en ni mem la homon kaj sovaĝajn bestojn ni vidas en tiuj fratoj tie ĉe la kontraŭ fronto, kie samspecaj blindigitoj forgesis pri sia homeco... ni militas...

— He, Fintor, — baj Buzenkó klinis sin al lia orelo por duonovoĉe demandi — vi estas socialisto, ĉu ne?

Kunkor faris krucon sur si. Fintor dolore ridetis.

— Mi estas nur homo, Buzenkó, sed se konscii pri vero signifas esti socialisto, tiam mi estas tiu... Kial vi konsterniĝis, Kunkor?...

— Ĉar la socialistoj ne kredas Dion, nek havas patrujon... Kun tiaj homoj mi ne volas havi interrilaton... Turnu viajn okulojn al la ĉielo kaj petegu ĝian gracon, ĉar tia parolo, kian ĵus vi diris estas malpermesite kaj kio estas malpermesite, tio estas leĝo kaj la leĝoj estas de Dio... Fintor, aŭskultu! Mia paroĥestro, kiu certe estas pli saĝa homo ol ni ĉiuj tri, ofte diris, ke la socialistoj ne kredas Dion kaj ne havas patrujon...

— Ne estas ilia kulpo... Ili ne vidas ja la predikatan justecon kaj ili devas vidi, ke ankaŭ la patrujo avaras pri la rajtoj ĉe ili... Cetere...

En tiu momento ĉe la malamika fronto ekblekis la kanonoj. Post iom da tempo ektondris la respondoj de la ĉi tieaj. La tri kamaradoj disiris. Ĉiu okupis sian lokon. Varmega nokto komenciĝis kun mil teruroj. Surdiga bombardado. La miljaraj rokoj fendiĝis, ŝtonbuloj flugadis en la aero, formortaj veoj, krioj de vunditoj, blasfemado, preĝado, ĉiumomente novaj komandoj... Iu grenado forportis parton de la tranĉeo kaj la vunditoj falis en la tricentmetran profundon. La sango la rokojn pentris ruĝaj. El frakasitaj kranioj disfluis la cerbo, el rompitaj kruroj kaj brakoj longe elpendis la medolo. Teruro... Teruro... Teruro... Tiel daŭris du horojn...

Iom post iom silentiĝis la infera bruo, nur la veado ĝemis ploris, petegis...

Kunkor duonkonscie, baraktante en propra sango, kriadis por helpo. Liajn ambaŭ krurojn rompis iu falinta roko...

— He, Buzenkó... kara kamarado... Dio benu vin... venu... helpu... Buzenkó... Buzenkóóó!...

Dolore veanta blasfemado sonis. Buzenkó per ambaŭ manoj kovris sian vizaĝon, plenan de sango kaj kriis kaj kriis...

La luno aperis ĉe la horizonto. Pala, fantomluma helo... La ĉiepenetrantaj radioj lumigis la batalkampon... Kunkor rigardis al la roko super si etendiĝanta. Terura bildo, kvazaŭ inkuba vizio subpremis liajn vekriojn por momentoj... Fintor pendis tie, kvazaŭ ŝvebante, kun dismordita lango kaj al li etenditaj brakoj. Unu el liaj piedoj estis alfiksita per la kalkanumo de sia boto en fendo de la roko, la alia pendis libere, kvazaŭ ĉiam preta por salto... Ŝvebanta mortinto... kaj el la dismordita lango pogute fluis la sango sur la frunton de Kunkor...

— He, Buzenkó... helpon... tie... Fintor... li volas salti sur min... Ve!... Lia sango fluas en mian buŝon... je nomo de la Jesuo Kristo, helpu min... Buzenkó... je la kompato de la ĉiopova Dio... Buzenkóóó!... Li saltos sur min... ĉu vi vidas, Buzenkó?...

— Ke la lepro ekstermu la militon... veee!... la okuloj... mil diabloj... mi ne vidas... Ventron de Dio!...mi...perdis...la okulojn... la okulojn!... la okulojn!!...

III.

Ĉe la angulo de iu bulvardo du kriplaj soldatoj duonvoĉe paroladis. La unua estis blindulo kun frakasita nazo kaj vangoj, la alia sen kruroj, kiel stumpo kun homa kapo, sidis senmove sur malalta mizera trirada veturilseĝo. Malnovaj kamaradoj: Buzenkó kaj Kunikor. Ili vendis cigaredojn al preterpasantoj. Danĝera komercado, ĉar la plej nova dekreto malpermesis tion.

— Cigaredojn aĉetu, sinjoroj, cigaredojn de INvalidaj soldatoj! Dio vin benos por via kompato... Nu, Buzenkó, kiel vi diris?...

— Kiel, kiel, kiel?! Ne montru vin stulta... la virino vivas kun alia kaj... kaj... ŝi estas prava, ke la lepro...

— Ne blasfemadu, Buzenkó! Vi fortimigas la aĉentantojn. Jen, ĵus volis veni al ni bela sinjorino kaj via... via... Cigaredojn aĉetu, gesinjoroj, cigaredojn de invalidaj soldatoj! La bona Dio benos vin por via kompato.

— He, Kunkor, ne kriaĉu tiel plenbuŝe... ĉu vi, sankta bovo, forgesis, ke estas nova dekreto... kaj cetere vi ne povas malpermesi al mi la blasfemadon... Ĉu vi kompremas? Kaj se mi volas blasfemadi, tiam eĉ se la Sankta Virgulino...

Kunkor plengorĝe kriadis por subpremi la postajn vortojn.

— Cigaredojn de invalidaj soldatoj aĉetu, gesinjoroj!

Buzenkó iom kvietiĝis, subremis la novan torenton en si kaj post longa silento ekparolis.

— Ĉu vi rememoras pri Fintor?

— Kia demando?!... Ĉu rememori pri li?... Kiu glutis el lia sango, se ne mi?... Malfeliĉulo!

— Malfeliĉulo? Kial? Ĉu pro tio, ke li mortis?

— Dio punis lin.

— Nu kaj nin?

— Ankaŭ vin Li punis, ĉar vi ĉiam blasfemadas.

— Nu kaj vin kial Li punis? Vi estas ja pia, sankta bovo.

Kunkor ne povis tuj respondi. Ion surprizis lin la demando. La unuan fojon iu demandis lin pri tio. Post pripensado fine li respondis.

— Tamen Lia boneco zorgas pri mia ĉiutaga pano... Cigaredojn de invalidaj soldatoj aĉetu, gesinjoroj!

— Ne kriaĉu!... Mi diras al vi, ke tiu Fintor estis prava.

— Prava?!... Kial?

— Li diris ja, ĉu vi rememoras dum tiu vespero, ke ,,ni militas por esti almozpetantoj antaŭ pordoj de tiuj, kies bonstaton per riskado de nia vivo ni asekuris..." jes, jes...

Kunkor timigite ĉirkaŭrigardis.

— Je amo de Kristo mi petegas ne parolu tiel, ĉar eĉ unu cigaredon oni ne aĉetos de ni, se... Cigaredojn, cigaredojn acetu, gesinjoroj! Cigaredojn de invalidaj soldatoj! La ĉiela graco vin superombros por via kompato!

Preterpasanta junulo haltis antaŭ ili kaj aĉetis. En la sama momento aperis ĉe la kontraŭ angulo policano. Li iom spione rigardadis ilin kaj konvinkiĝinte, ke ili faras malpermesitan komercadon, tuj ekiris al ili.

— He, ĉu vi ne scias, ke laŭ la plej nova dekreto invalidaj soldatoj ne povas vendadi cigaredojn sur la stratoj?... Nu, rapide pretigu vin kaj venu kun mi!... Rapidu!... Rapidu!...

Kunkor petegante turnis sian rigardon al la severa gardanto de la ordo kaj lamente provis moligi la koron de la oficialeco. Buzenkó komencis la plej artefaritan blasfemadon kaj post kelkaj minutoj ekiris la triopo al la plej proksima polica gardejo.

*

En iu apudstrata kelometiejo la ŝuisto rakontis fanfarone pri siaj dummilitaj heroaĵoj al sia fileto. La knabo rigardis al la fenestro, kiu situis laŭ nivelo de la trotuaro... kaj revadis pri similaj heroaĵoj, iam farotaj de li mem dum la nova milito... kaj subite antaŭ la fenestro aperis, preterpaŝadis paro da tremantaj piedoj, antaŭ kiuj bastono frapetadis la trotuaron brue vojserĉante... kaj aperis, preterruliĝis trirada veturilseĝo, kiun pene movigis senkrura homa torso per du ĉifongantitaj manplatoj... kaj poste pretermarŝis paro da brile ciritaj botoj, flanke kun tintanta glavo... kaj... kaj la knabon jam nenio pli malhelpis en la plua revado pri militaj heroaĵoj...