Filoj de Kaino kun la stigmo, mature atendas vin la rikalto! Faru fajron! Flagru sen estingo sur tero gehena flam' de malordo! Al ŝtiparo do moralon, virton! Noblajn celojn ĵetu sub la cindron kaj kolero lafa de la Etno furiozu en la detrusento! Ne hezitu, filoj de Kaino, la mondon putrantan fine renversi! Sciu, vian tronon por la gajno, milmiloj rapidos sklave tuj servi! Filoj de Kaino, la prapatro ne tre favorata estis hieraŭ, sed nun ŝajnas, ke via "talpo-arto" jam estas laŭ plaĉ' de l' trono fiera, ĉar al vi Li donis la potencon... Dum arme' de l' Bono perdas centon da plej noblaj koroj, — vi triumfas, novajn buĉmaŝinojn zorge muntas... Flugu supren do la fum' incensa de via altaro, gent' de Kaino, por konvinki Lin pri fakt' esenca, ke ĉi besto estas hom' nur laŭ ŝajno. Finan venkon por la pens' Kain-a kun ve' mi sopiras, ho bestofrato, ĉar la homo, estu kia ajna, li celas fratmurdon per korotrafo. Finan venkon do anime korpe, ke ĉe manĝotrog' de l' sango — porke glutu, gruntu ĝis satiĝo morta ĉi kreaĵo glora, sed plej monstra; ke ne pulsu koro aspiranta kun vea dolor' al Vero kaj Bono kaj ne vivu plu al kiu vanta sopiro pruviĝas ,,esti nur homo ". |