Antaŭ la tribunalo

Sinjoraj moŝtoj, juĝistoj bravaj,
min demandantaj pri nia krimo
por la verdikton fari sen timo
laŭ leĝa justo, — vi estas pravaj.
La sanga kulpo min ŝiras morde
kaj kortaŭzantan ŝarĝon mi sentas...
Min ĝi torturas... Min ĝi turmentas...
Konfesos mi do ĉion laŭorde.

Jes, mi memonas, ke antaŭ jaro
estis printempo, maja vespero...
Jam sur verando verdis hedero,
amflustrojn eĥis la foliaro...

En koro sangon vipante bolis
febraj sopiroj de la printempo.
Pelis al peka amo min sento,
soifis lipoj... Mi ami volis.

Dommastro mia kun milda tuŝo
kaptis la manon, al si min prenis.
Pro la feliĉo preskaŭ mi svenis
dum kisis, kisis min vira buŝo...
Li min karesis... La vortoj ravis
koron knabinan, koron naivan
kaj mi ekiris — vojon deklivan
fidante al li... Jes!... Li min havis.

Kaj poste?... Poste, dum amaj horoj
dolĉaj esperoj koron dorlotis.
Liaj promesoj riĉe min dotis,
ĝis venis scio kun la doloroj.

Sendormaj noktoj, barakto larma
ofte vizitis mian animon
Vekis frenezajn pensojn kaj timon
en febra cerbo konjekto svarma.

En ŝima budo, dum kriza horo
naskis bastardon mia utero.
Orfa kaj sola en la sufero
mi ĝemis... veis kun korangoro.

Ve! Ve al mi! Min honto instigis.
Lin mi sufoke premis al sino...
Idon senkulpan peka patrino...
Ve! Ve al mi! Mi mem lin mortigis!

Jen!... Mi rakontis laŭorde ĉion...
Ĉu ne, sinjoroj, ĝuste mi kredas,
ke mian krimon vane mi pledas
kaj por indulgo mi petu Dion?!

Sinjoraj mostoj, vi pravas tute...
Sorton similan miloj jam havis,
kiujn printempo venkis kaj ravis.
La justan punon mi prenos mute...

Do ĵetu min al karcera fundo,
ke la sanganta ombro min tentu,
kiun veriproĉo ĝi min turmentu,
ĝis cikatriĝos la kora vundo!
Do ĵetu min al karcera kelo
kaj enterigu oni min viva
kaj min blindigu sfero lesiva,
ĝis venos savo el la ĉielo!
Do ĵetu min al karcera putro,
por ke al ŝlima vermo kaj rato,
kies intestojn tordas malsato,
ĉi flanka korpo do estu nutro!

Sed juĝu kun mi pri sunradio,
maja printempo, ama sopiro,
pri la birdkanto, kisoj de viro,
destino homa, pri ĉiu, ĉio...
Mem Dion voku al juĝo veni,
kiu nin kreis, nin la vantulojn,
kial ne kreis Li nur — sanktulojn
kaj amon kial Li metis en ni?!
Vokita estu al tribunalo
pro la plej granda krimo sur tero
kiu pri fruktoj de la utero
elpensis leĝon de vandalo!

Pro tiu leĝo infano eta
estas en vivo leĝe stampita:
unu — senpeka, rajte naskita,
alia — ŝarĝo hontinda, peka.
Pro tiu leĝo patrinoj krimas.
Tiu ĉi leĝo diktas la sorton,
rabas feliĉon, spiras la morton,
al tiuj, kiuj la vivon timas.
Pro kulpo mia kaj de knabinoj,
krime agantaj en malespero,
estu ĵetitaj vi al karcero,
ekzekutistoj de gilotinoj,
ĉar dia juĝo kun mil malbenoj
trafos justfare nur vin, tiranoj,
aĉaj murdistoj de la infanoj,
vin, leĝfaristoj kaj leĝhienoj!

Menciita en XI. Int. Floraj Ludoj.