Marŝmarŝon diktas la muzik'... "Hura"-on hurlas stratpublik' kaj bravaj knaboj sur ĉevaloj ekrajdas for al mortbataloj Trara! Trara! al mortbataloj... Nun el kvaropo jen ĉeval' ekdancas ritme je signal' kaj vanas brido, vipo, sprono ĝi dancas dancas je marŝsono Trara! Trara! je marŝosono... Marŝmarŝon diktas la muzik'... Freneza sturmo, sabropik'; sangfontoj fluas, tintas ŝtaloj, hura' formortas sur ĉevaloj Trara! Trara! en mortbataloj... En la ĥaoso jen ĉeval' huffrapas ritme je signal' kraniojn rompas, korojn premas, senkapan knabon kun si trenas Trara! Trara! dancante henas... Marŝmarŝon diktas la muzik'... Nun pac' trumpetas — sen efik'; militon kaŝas ter' kaj kalko, kolombon tamen pelas falko Trara! Trara! ĉe katafalko... Kutime ja en vivbatal' dancadi kiel la ĉeval' kaj vanas brido, vipo, sprono, ĉar dancas dancas je marŝsono Trara! Trara! la ĉevalhomo... |