Kanto de l' vagabondo

Vagabond' de l' mondo estas mi,
vaganta sur la ter'.
En animo regas harmoni'
kun ĝojo kaj esper'.
Se trompas min la sortfavor',
perfidas amatin';
vagabond' de l' mondo en la kor'
mi restos ĝis la fin'.
(Nikolsk-Ussurijsk)