La mar' furiozas... Batale ond' iras al ond'... La mev' krie krozas... En tima trem' veas la ĝem'... — — — — — — — — Ventvip' de l' uragano la lipojn de l' ŝipanoj malfermas je plorpia preĝ'... Mi sola sur ferdeko admiras en ĉi bleko koleron de la mara reĝ'... — — — — — — — — Krom fantom' de l' maro la ondaro ribelas kun bru' por venĝanta detru'... Nun la lun' mortpale al vandale freneza taĉment' de l' fulma element' rigardas kun mieno plena de sangabomeno... Ond' post ond' en danca rond', zuma kaj brua, ĉe fulmotondro skua jen sible susure ĝemas, jen muĝe murmure blasfemas kaj ĵetas sin al rip' de l' baraktanta ŝip' por peli ĝin per puna fort pacigi nin kun tera sort' — en mort'... — — — — — — — — Miraklo! Vin mi vidas ĉe fulma lum' de l' brua zum' Kun muta rav' vi sidas en danca rond' de l' ŝauma ond'... — — — — — — — — Kaj el profund' de l' maro, tra zumo de l' ondaro nun sonas dolĉa am-riproĉ'... Min logas al haveno de ama ĉirkaŭpreno por lasta kiso — via voĉ'... — — — — — — — — |
(Kolombo-Cejlon) |