Melankolio

Kiel dolora akordo
de l' violono ploranta
eĥus tra l' nokto senstela
super la maro bruanta,
tiel, jam fore de l' bordo,
dum la flugado sencela
sonas la kanto migra
de l' birdo nigra.

Kiel vivanta protesto
flugas la birdo konstante
kaj en la blinda noktmezo
lum' de esper' diamante
ĝin ne allogas al nesto.
Kun kortimiga frenezo
ploras la kanto migra
de l' birdo nigra

Kie ĝi flugas, la vivo
ĉesas triumfi ĝojfeste...
Regas nur larma funebro...
kaj enterigas majeste
ĉion la morta fiktivo....
Fatamorganojn de l' febro
vekas la kanto migra
de l' birdo nigra.

Ama soifo de l' viro
estas nur ĝem' de malgajo,
arda pasio nur — spleno,
velkas la floroj de majo,
dronas en larmoj sopiro,
kiso fariĝas veneno
dum la kantado migra
de l' birdo nigra.

Kie rikolto senfrukta
vane atendas falĉilon,
pete sopiras la geston
de l' neniiga trankvilo
por la ekzisto plenlukta,
tie, en kor' mia, neston
trovas la kanto migra
de l' birdo nigra.