Vi kaj mi

Mi nun rememoras... Ni kune vivis jam
antaŭ miljaroj sur egipta ter'.
Vin riĉe ornamis la pomp', la glor', kaj fam',
min — nur ĉifonoj grizaj de l' mizer'.
Princino belega de l' faraono — vi:
sub baldaken' sidanta sorĉa rav'.
La plumventumilon tenanta knabo — mi:
via, silente vin amanta, sklav'...
— — — — — — — — — — —
La tempo revenis laŭ volo de l' destin'
kaj nin disigas mejloj cent kaj cent,
sed saman turmenton en koro, ho knabin',
eĉ nun mi ĝeme portas en silent'...
Kaj ĉio la sama: de mi — la larm', dolor';
de vi — la ĉarma kaj eterna rav'.
Vi restis belega princin' de mia kor'
kaj mi, — silente vin amanta, sklav'...