Nur migri, ĉiam migri, migri for

NUR migri, ĉiam migri, migri for,
postlasi ĉie iom el la kor',
al hejm' sopiri ekster hejma ter',
sed hejme sklave revi pri l' liber'
kaj ree kuri for ĝis spira halt'
de ombra fundo al sunriĉa alt';
jen vivo mia: migro kaj sopir'...
Celperda halto kaj celserĉa ir'.

Forviŝi fremdan larmon per konsol',
sed lasi flui propran en la sol'
kaj arlekeni kun kaŝita larm'
por senti korkareson de korvarm',
dividi min kun donacema sent'
kaj poste vei pro l' malfrua pent';
jen sorto mia: dono kaj ricev'...
Semado vana kaj senfrukta rev'.

Al mi nur vortoj ŝajnas ĉio jam:
ideo, celo, bono, vero, am'...
Mi scias, ke la tuta glora mond'
nur estas en dezerto seka font'.
Por ĉerpi el ĝi, por vivteni nin
la proprajn sentojn verŝas ni en ĝin,
Fatalo: klara vido, blinda mir'...
Infera sobro, migro en delir'.