Al forironto
Al E. Lanti

Senbrue volas vi de ni foriri,
adiaŭ-flagojn vent' ne ŝiras,
sed ankaŭ l' fruktomaturiga suno
silentas, kiam ĝi foriras
vespere ĉe la horizonto.
Feliĉon, kara forironto!

Vi iros, kiel granda militestro
post venk' foriras el batalo
por serĉi iom da ripozo glora
en verda varmvetera valo,
kie gajritma birdotrilo
lin refreŝigos en trankvilo.

Sed povas esti, ke transoceane
batalojn trafos vi denove,
ni bone scias ja, ke via brako
la glavon svingas facilmove,
se temas piki naciismon
aŭ la inside skerman skismon.

Vi estis batalant' unuavica,
ja vi ekbatis la tamburon,
alarmis, levis la standardon,
ekmarŝis, kaj en vian spuron
sub la standardo multaj centoj
ariĝis fide en taĉmentoj.

Vi, laŭ spirito Zamenhofa,
batalis kun la neŭtralistoj,
kun la strabema kaj rabema
nacimistiko de l' filistroj,
kaj kun mensogoj, trompoj, ŝteloj
de manĝegemaj makjaveloj.

Kaj vi rezistis venke, malgraŭ krudo
de la atako malamika,
la sieĝdifektita fortikaĵo
fariĝis nun eĉ pli fortika,
vi povas lasi ĝin al manoj
defendaj de l' fidelaj anoj.

Vi iras, kiel granda militestro
post venk' foriras trankvilkore
kaj ĝoje. Ho, ĉu ĝoje? Tamen, eble
iom amare kaj dolore,
kun malgraŭvenka desaponto.
Feliĉon, kara forironto!

Vi iras for tra akvoj, montoj, valoj,
vi estos mondvagulo sola,
amikoj viaj estos nur la ventoj,
la birdoj, la natur' konsola,
kaj vokos vin la vastaj foroj
per ĉiam novaj florodoroj.

Se en arbaro zuma vi ripozos
apud babila rivereto,
kaj orfa birdo super via kapo
flugos en laca malkvieto,
timante homan persekuton,
akceptu de ĝi mian korsaluton.