Al knabino palvizaĝa

Eklarmas mia koro, vin vidante
en zuma laborejo de uzino,
kiam mil mordajn radojn murmurante
movas la monstra forto de turbino,
kaj viajn vangojn en ĉi raba rito
makulas strioj de fulgmiksa ŝvito.

Mi vin renkontas ankaŭ en kontoro.
Tuttage sidas vi ĉe skribmaŝino,
dum viajn formojn taksas direktoro.
Kaj ĝis alvenas rampa tagofino,
en timo, honto, tedo kaj tolero
vi revas pri la amo kaj libero.

Ankaŭ en vendohaloj vi ĉeestas,
vizaĝo via palas post vendtablo.
Dum monon poŝoj de la ĉef' digestas,
vi kun deviga klino kaj afablo
alportas por mi ŝtrumpojn kaj kravatojn
por kiuj mi ŝparadis ses monatojn.

Vin ĉie vidas mi en viv' vandala.
Se por konsolo aĉa en kantinon
min pelas la amar', kun vango pala
vi portas al mi la malbenan vinon,
kaj via rido kompatinde lamas.
Knabino palvizaĝa, mi vin amas.