En sonĝo princinon mi vidis kun vangoj malsekaj de ploro. Popolo bienojn dividis, jen kial ŝin kaptis hororo. «Felico de plebo kampara, por mi ĝi ne estas havinda! Bieno grandega kaj kara, vi estas aminda, savinda! Ni ĝin dum mil jaroj posedis — ŝi plendis dum verŝo de larmoj —, nun oni ĝin rabis, dispredis, kaj nin ne defendis ĝendarmoj. Por kio al plebo ĉifona la tero, la bienmastriĝo, ne scias ĝi, kio la bona, ne scias plezuri el riĉo! Ĝi scias ja nur laboregi, brutforte toleri kun flegmo. Ni sciis plezuri kaj regi, ni estis ornamoj de l' regno! Al lando ekstera mi iros — ŝi diris kun flamaj okuloj —, de tie la damnojn mi diros al vi, malamataj kampuloj!» |