Enigmo

Sed kial do silentas
la esperantaj bekoj?
Ĉu ili mute pentas
pri iaj grandaj pekoj?

El kia stranga kaŭzo,
kun kia stranga celo
do estas tia paŭzo
en bril' de l' verda stelo?

De kie nian lingvon
do trafis tia puŝo,
ke tenas ni la fingron
mistere sur la buŝo?

Mi vane min turmentas
por solvi ĉi enigmon,
sed mi ribele sentas
aflikton kaj indignon.

Ribele mi parolas
poetaŭgur-misteron:
Pereos, kiu volas
estingi nian stelon.