La bona oĉjo Bion

Ni kantu jam pri Bion, oĉjo bona,
ĝoje, ke lia speco ne elmortas.
Li, libraĉeta kaj gazetabona,
eĉ versojn legas kaj la stelon portas.
Li estas dupieda propagando,
ĉiu evento verda — por li frando,
kiun li ĝuas elpuŝante krion:
«Ho, se la kara Majstro vidus tion».

La lingvo ne malsanas anemie:
Vortaro Plena, Plena Gramatiko
aspektas jam pli ol akademie
kun la timeble respektinda diko.
Kaj ATA-ITA-skriboj, Terminaroj!
Se oni pesus, estus du kvintaloj.
Ekkrias nia bona oĉjo Bion:
«Ho, se la kara Majstro vidus tion».

Dankeble al la dezirata lakto
la vangoj de l' Movado dike glatas:
grasiĝo de UEA estas fakto,
ankaŭ la digna SAT jam ne malsatas.
Ĉar estas multaj SAT-geedzigitoj,
grandnombre kreskas jam la satanidoj.
Ekkrias nia bona oĉjo Bion:
«Ho, se la kara Majstro vidus tion».

Ne nur la plenaĝuloj ĉiujare,
sed ankaŭ la infanoj kongresetas,
pri io-ujo-stato scias klare
kaj tukon, vazon Esperante petas,
eĉ, kiujn multaj trovas neallogaj,
plezuras pri la vortoj neologaj.
Ekkrias nia bona oĉjo Bion:
«Ho, se la kara Majstro vidus tion».

Sed pli ol tiu ĉi florad' kaj kresko
ja gravas en la Esperanta vivo
tiu decida venko en Unesko,
kiun elluktis nia brava Ivo.
Dum Blinkenberg sin kaŝis en la kelon,
eĉ Oriento streĉis la orelon.
Ekkriis nia bona oĉjo Bion:
«Ho, se la kara Majstro vidus tion».

Ne vane la kantistoj jam esperas,
ke l' Muza kis' ne restos nur sekreta:
Régulo Pérez plej regule peras
verslibrojn al popol' plej aĉetpreta.
Ho, eble post ioma paso tempa
eldonos li poemojn eĉ de Emba.
Ekkrios tiam bona oĉjo Bion:
«Ho, se la kara Majstro vidus tion».

Ni ne forgesu pri legaĵo spica,
kiun prezentas ĉiam ĉe l' apero
la Norda Prismo, Suda Stelo, Nica,
kaj eĉ se mankas al ni ekzemplero,
ni scias pri l' ekzisto de l' revuoj,
kaj jam eĉ tio banas nin en ĝuoj,
ke krias nia bona oĉjo Bion:
«Ho, se la kara Majstro vidus tion»,

Kelklande iam estis granda fasto,
kaj pluraj, laŭ la modo oblikvante,
prenante Esperanton por balasto,
formanĝis siajn librojn tutakvante.
Jen manĝo fasta, ne tre bonkvalita,
eĉ se kun margarino surŝmirita.
Horore kriis bona oĉjo Bion:
«Ho, se la kara Majstro vidus tion».

Jen estis la epoko de malfondo:
la forvelkiĝ' de l' arbo asocia,
la morto de Literatura Mondo,
«ne taŭgas lingvo krom nacinacia».
Sed malgraŭ kvako de la veter-ranoj,
eltenis spite kelkaj veteranoj
kaj inter ili bona oĉjo Bion.
«Ho, se la kara Majstro vidus tion».

Ĉi-tempe eĉ Balkányi ne laboris,
la artikoloj restis en burĝono,
kaj Kalocsay triste nur langvoris,
eĉ Floroj estis al li de Malbono.
Feliĉe Waringhien ĉiulunde
mal-malojn al li sendis plu abunde.
Ne diris, tamen, bona oĉjo Bion:
«Ho, se la kara Majstro vidus tion».

Kaj fastis Baghy en la nesto doma,
sin kutimigis al ĉi striktaj limoj,
kaj, dum cerbumoj pri la Homo Homa
li ŝajnis esti unu el Viktimoj,
sed diris tamen: «Emba, hej, vi vidos,
Konsilantaron foje mi prezidos.
Mi sub Pomarbo antaŭsonĝis tion».
Ho, kion dirus nun la bona Bion!

Mi fastis kun Maria (en la Grupo)
eĉ ludis patron-panjon En Ekzilo,
kaj dum boladis nia fabo-supo
ni revis jam pri nia nova filo.
Por doni al ni la necesan hardon,
Bartelmes sendis la Junecan Ardon.
Juneca ardo, ĉu ni havas tion
almenaŭ tiom, kiel oĉjo Bion?

La granda fasto pasis for postlonge
dank' al Unesko, Bokarev-klopodoj,
samideanoj ĉesis dormi ronke,
venis gazetoj, libroj (eĉ kun odoj).
Kaj are, kiel en rivero flosoj,
aperis ankaŭ ĉiam novaj glosoj.
Ekkriis nia bona oĉjo Bion:
«Ho, se mi povus lerni ĉion tion».

Li tamen lernas, pigre ne bradipas,
li estas ne maljuna, eĉ se olda,
instruas, organizas, varbas, skribas,
eterne esperporta, ĝojherolda,
en la farado sen memfanfarado,
model' de samidea kamarado.
Ni povas diri mem pri oĉjo Bion:
«Ho, se la kara Majstro vidus tion».