Ne ĝojas mi, se venas la somero: en ĝia arda koro mankas amo, kaj mian karnon trasekigas ĝisoste ĝia flamo. Se la vizaĝo soifegas roson, ĝi trempas ja en ŝviton mian vangon, kaj ĝia pluvavida tero elsuĉas mian sangon. Kiam la klingo de falĉil' ektintas rande de ora ocean' da greno, pen' dentgrinciga por mi ŝanĝas la benon je malbeno. Rifuĝi nur la Moŝta Mono povas al bordoj de la freŝo-spira maro. Mi trenas ŝarĝon kiel en la dezert' la dromedaro. Mi trenas ŝarĝon, besto tolerema, nur foje, se mi estas mistraktata, ekbolas en mi por momento sango de lup' malsata. Ne timu, la falĉilon rektigitan ne kaptos mi en tia hor' ekscita por puŝi ĝin en iun moŝtan: mi estas ja dresita! |