Facile flugu pura penso tra ĉiu lando, ĉiu lim'. Ĝi portu markon de la menso, aspiron ardan de l' anim'. La penso estu plej libera, kiel la birdo en aer', kiun ne baras reto fera, nek feraj leĝoj de la ter'. La penso estu june pura kiel la ĵus falinta neĝ'. Makulu ĝin nenia dura deziro aŭ mensoga preĝ'. La penso juna, penso justa, la pens' libera, klara kler' triumfu super ŝloso rusta de ĉia dogmo kaj ĥimer'. La penso estas pleja dono de la natur' al homa est', kaj ĝin kateni per ordono la homon igas bava best'. Ne, ne, ne eblas la afero: la penson fermi per barad'. Ĝi pli facile ol etero forflugas tra l' karcera krad'. Kaj se despoto ĝin enfosus en meza mezo de l' terglob', ĝi streĉus sin, la streĉ' kolosus, la globon rompus per eksplod'! |