Lokomotivon venkas la dizelo, dizelon la turbino, la turbinon devancas la raketo. La akcelo de l' vivo ĝis frenez' ne havas finon. Sirene frenezumas la fabrikoj, la fumtubegoj signas per fumsvingo: Necesas pli da ŝtalo, pli da brikoj! Ni urĝas! Hastu! Por futur-atingo! Meditas en matena fru' la strato: Kiel la homoj hastas kaj sin urĝas atingi la futuron! Sed — jen fato — ilin nur ĉiam la nuntempo skurĝas. |