Mia patrino

Tag' post tago ŝi malgajas
kiel vesperiĝ' aŭtuna,
apatie ŝi rigardas
al la malproksim' sensuna.
Iam noktonigre pompis,
nun jam blankas ŝiaj haroj,
kaj la brilon de l' okuloj
rabis for la sepdek jaroj.

Ŝian korpon fortoplenan
rompis penoj de laboro,
kaj pro la suferoj troaj
torporiĝis ŝia koro.
Vanas la konsolaj vortoj,
ŝi esperi plu ne povas,
je l' paroloj esperigaj
eĉ la brovon ne ekmovas.

Se espero kaj obstino
en okuloj miaj ardas,
ŝi nur la horloĝ-montrilon
mute, splene fiksrigardas.
Ho, mi povus tutan mondon
per titana sku' detrui,
por ankoraŭ unufoje
ŝian sunan ridon ĝui.