Popol' ni estas, ne movado nura, kaj nia land' la tuta tuta ter'. Standardo nia, de sangverŝoj pura, portas koloron verdan de l' esper'. Kaj havas ni heroojn, eĉ martirojn luktintajn kun malico kaj malkler'. Poetoj propraj sonorigas lirojn pri amo, paco, justo kaj liber'. Ĉar kreis nin laŭ sia psika bildo l' unua homarano, Zamenhof, ni luktas plu kun senmakula ŝildo por nova mondo kaj por bona nov'. Popol' ni estas, ne movado nura. La religio al ni la kompren'! La lingvo kara, viva kaj matura por ĉiuj sin proponas kiel ben'. Popol' ni estas ĉie en popoloj, kulturon propran portas per torĉflam'. Kojniĝis ni en ĉiuj homtavoloj. Aŭ — tiel estu, se ne estas jam! |