Profetoj frenezumas de sia rasorgojlo, evangelion krias pri rajto de la klabo, kaj kun ŝaŭmanta buŝo sputadas la Gargojlo, ke l' mondo apartenas al la Elita Ŝvabo. En ĉi mallumo, kiam sub boto de vandaloj baraktas popolrajto, homamo, bono, belo, inter la sufokataj homaraj idealoj samsorte estingiĝas la lum' de l' verda stelo. La «malgermanan» lingvon kondamnis je sufoko la estro de l' dresistoj de l' rasmenaĝerio, kaj en la Universo ne estos por ĝi loko dum la kvardek mil jaroj de l' Tria Imperio. Kial al sklavpopoloj internacia lingvo? La granda Valhalestro al ili eĉ forstrekos ilian propran lingvon per ĉiopova fingro. Sufiĉos al la sklavoj, se ili beste blekos. Nu jes, Eŭropo estas grandparte ergastulo, kie popoloj ĝemas en sklava laborado. Sed kiel longe? Al la sangmana fantastulo averton sur la verton ĵus donis Stalingrado. Armeon lian tie forglutis la kaptilo giganta, kaj, kun hurlo furioza, per la ungoj la bruston al si skrapas ĝissange la Gorilo, veante pri la nova pere' de Nibelungoj. Mateno ekkrepuskis! Esperas jam denove popoloj turmentataj. Eksplodas jubilkrio! Leviĝos uraganoj kaj forbalaos blove ĉi tiun malpuraĵon de l' homa historio! Kaj nia lingvo vivos, kaj sur la Vojo plue ni povos marŝi rekte, kuraĝe en la celon. Kaj staros la ekzemplo ateste kaj instrue: Pereos, kiu volas estingi nian stelon. Ĉar tiu stelo brilas inter la grandaj lumoj de l' homaj idealoj kun senmakula puro, kaj super la obskuroj, arbitroj, frenezumoj triumfos ĝi, ĉar ame ĝin vartas la Futuro. |