Pierre de Ronsard
AL HELENA

I.

Kiam vi tre maljunos, kaj ĉe la lum' kandela
Vi apud fajro ŝpinos kaj solvos la fadenon,
Kantante miajn versojn, vi mire diros jenon:
Ronsard min gloris iam, kiam mi estis bela.

Ne estas servistino, kiun post dir' tiela,
Eĉ se ŝi duondorme ripozas tagan penon,
Ne vekus mia nomo, kaj ŝi ne dirus benon
Al via nom': senmorta per mia laŭd' fidela.

Mi estos jam sub tero; fantom' senoste flirta,
Trankvile mi ripozos sub densa ombro mirta,
Kaj vi: maljunulino, kaŭranta ĉe l' fajruj',

Bedaŭros amon mian, malŝaton vian plende.
Ho, kredu do min: vivu, je, l' morgaŭ neatende,
Rikoltu vivo-rozojn, jam nun, hodiaŭ, tuj!

II.

»Neniu miru, — diris la bonaj maljunuloj,
Vidante kiel iras sur Troja mur' Helena, —
Ke pro beleco tia, nin trafis plago jena,
Valoras ĉian plagon rigard' el ĉi okuloj.

Sed ĉu inciti Marson? Prefere: laŭ postuloj
De ŝia edzo, sendi ŝin al la voj' revena,
Ol vidi niajn kampojn de sango tiel plena,
Havenon okupita, atakon kontraŭ muroj.«

Ho, ja ne decas, patroj kun trema forto aĝa,
Junulojn miskonsile reteni kaj malhardi,
Sed devas junaj, aĝaj, en kuna vol' kuraĝa,

Por ŝi la vivon, havon kaj urbon prihazardi,
Menelas estis saĝa, Pariso same saĝa,
L' unu pro ŝin postuli, l' alia pro ŝin gardi.