Vi, Lesbia, demandas, kiom kisojn Mia koro bezonus por satiĝi? Ho, demandu do, kiom sabloj ardas En la palma dezerto de Libio, Kie templokornicojn kaj la tombojn De l' prareĝoj sopira sun' bruligas; Ho, demandu do, kiom steloj ŝtele Rigardadas en la sekreta nokto La plezurojn, kaŝatajn amojn homajn: Tiom kisojn bezonus kor' freneza De la povra Catullus por satiĝi, Tiom kisojn, ke nek scivola mens', nek Lang' malica kapablu kalkul-teni. |