Herman Gorter
EL LA ğMAJOĞ

Printempo nova kaj sonoro nova!
Ĉi kanto sonu kiel fajf' plenblova,
Aŭdita ofte ĉe l' somersun-falo
En eta urb' malnova, laŭ kanalo.
La dom' mallumis, sed la strat' senbrua
Kolektis la krepuskon. Bril' malfrua
Restis ĉiele. Blanka orbrilado
Falis fenestren super la fasado.
Nun kantis bubo, kiel tub' orgena,
Skuiĝis sonoj en maturo plena,
Kiel ĉerizoj junaj, se l' zefiro
Ekvagas boske, por promena iro.
Tra pontoj, akvobordoj malrapide
Li iris vage, kaj li, junbirdide
Fajfadis ĉie, sen konscio vera
Pri l' propra ĝojo pro l' ripoz' vespera.
Pri ĝi laculoj ĉe l' vespera tablo
Aŭskultis kiel pri malnova fablo,
Ridete; kaj fenestro-ferma mano
Hezitis nun, dum fajfis la infano.