Faraono Ahn-aton
HIMNO AL LA SUNO

Se vi aperas, viva Sun', Sinjoro de la Ĉio,
Vi estas nura Bel' kaj Glor' kaj Forto kaj Radio,
Potenca estas via am' kaj via brila brulo
Al ĉiu via kreitaĵ' lumigas tra l' okulo.
Helege brilas via haŭt', gajiĝas de vi koroj,
Inundas ambaŭ landojn vi per amo kaj favoroj.
Belega Reĝ'! Per propra pov' kreiĝis vi spontane,
Kaj ĉio estas dank' al vi! Kreiĝis viamane
La mond' kaj ĉio en la mond': la homoj, bestoj, gregoj,
Herbet' kreskinta el la ter', arbetoj kaj arbegoj.

Ĉar ili vivas nur, se vi leviĝas, ho Lumŝuta,
Vi estas patro kaj patrin' de l' kreitaro tuta,
L' okuloj, se leviĝas vi, turniĝas al vi ĉie,
Kaj se la teron vi per lum' trabrilas flamradie,
Per ŝaŭma ĝojo kaj jubil' pleniĝas ĉiu koro

Ĉar ĉiujn estras sola Vi, vi estas la Sinjoro!
Kaj kiam okcidente vi subiras, ĉesas brili,
Jen, kvazaŭ ili estus jam mortintaj, dormas ili,
Kovrita nun ilia kap', ŝtopiĝis naz' ilia,
Ĝis oriente ree vi leviĝas, ho Radia!

Kaj ili turnas sin al vi kun man-etendo preĝa,
Ĉar kor' ilia vivas nur per via belo reĝa,
Kaj ili vivas nur, ĉar vi radioŝute brilas,
La tuta tero gajas. Kant', muziko, ĝoj' jubilas,
En halo de la Benben-dom', en templo Aĥn-atona,
En lok' majesta, kiun vi favoras, ho Viv-dona!

Kaj pura estas via fil' kaj tion faras sole,
Kion, ho viva Aton, vi bontrovas mem favore,
Kaj kion via kreitar' petegas sopirkore.

Mi, via filo, servas vin kaj vian nomon benas,
De via forto kaj potenc', jen, mia koro plenas,
Vi estas Aton, Eternul'; mi — via part' anima,
Palaco via estas la ĉielo malproksima,
Ke tie vi en brila glor' leviĝu kaj ekardu,
Kaj al la tuta kreitar' amante subrigardu.
Vi Ununura estas, sed miliono la amaso
Vivanta per vi; brilas vi por tra ilia nazo
Enblovi spiron de la viv'. El la radioj diaj
Estiĝas ĝerme el la ter' herbetoj, floroj ĉiaj,
Vi ilin ĉe l' matenleviĝ' por freŝa kresk' instigas,
Kaj ilin la ekvido de l' Vizaĝo ebriigas.
Leviĝas salte el la kuŝ', ekiras ĉiu besto,
Kaj vekiĝinte, ĉiu bird' ekflugas el la nesto
Kaj kun flugil-etenda preĝ' eldiras sian ŝaton
Al vi, ho ĉiokrea Fort', ho eternviva Aton!