Vin, pia bov', mi amas. El vi sento De paco fluas, kaj de fort' impona. Solene gardas, kvazaŭ monumento. Vi sur libera kampo fruktodona. Sub jug' vi kiel sekvas en kontento L' ageman homon kun grav' monotona! Tolere turnas al li en silento L' okulojn pacajn post la bat' admona. Tra l' naz' humida, nigra, vastatrua La spiro fumas; kvazaŭ himno pia La muĝ' perdiĝas en aer' serena; En via milda, grava, verdeblua Okul' spegulas sin la granda, dia Kvieto de la verda kamp' ebena. |