Percy Bysshe Shelley
LA INDIANA SERENADO

Mi vekiĝis el la dorm'
El la dolĉa sonĝ' pri vi,
Dum ĝemetis ilustra vent'.
Hele brilis stelradi',
Flugis for la sonĝ' pri vi,
Kaj spirit' en piedoj min
Senkonscie gvidis sub
Vian ĉambron, amatin'.

Sur la surda, nigra flu',
Svenas for la venta vag',
Ŝvebas for papav-odor',
Kvazaŭ sorĉa sonĝ-imag',
La plend' de najtingal'
Mortas sur ĝia kor',
Kiel devus mi
Sur la via, ho Trezor'.

Ah, levu min el herb'!
Ho, mort'! Ho, sven'! Ho, pal'!
Al palpebroj, al la lip'
Pluvu ama kiso-fal'.
La vangoj frostas, blankas, ve!
Martelas kor' en flam',
Ho, premu ĝin al via kor',
Kaj krevos ĝi de l' am'.