Li Tai Po
LA KANTO DE MALĜOJO

Mastro, vinon havas vi, sed verŝi ne bezonas.
Min aŭskultu nun: la kanto de malĝojo sonas.
Se l' malĝojo venas, rid' kaj kanto svenas,
En la vasta mond' neniu mian koron konas.
            Jen la malĝoj', ho ve!
            Jen la malĝoj', ho ve!

Vastaj, ventraj vinpokaloj al vi apartenas,
Mi senvelkan, sveltan liron lule ludan tenas,
Vin' kaj lir', vi scias, ĉarme harmonias,
Ol la oro pli valoras, se l' pokaloj plenas.
            Jen la malĝoj', ho ve!
            Jen la malĝoj', ho ve!

La ĉielo kaj la tero daŭras ja sen fino,
Sed ĉu longe ĝojos ni pri oro, jado, vino?
Longa la jarcento, pasas kvazaŭ vento,
Kaj naskiĝ' kaj morto estas nepra homdestino.
            Jen la malĝoj', ho ve!
            Jen la malĝoj', ho ve!

La simio sola sidas sur la tombo vala,
Kaj ĝemante plendas pri la plena luno pala,
Jen la temp', amikoj, vinon al kalikoj!
Drinku, drinku unuglute ĝis la fund' pokala!
            Jen la malĝoj', ho ve!
            Jen la malĝoj', ho ve!