Tra l' vastaj, vastaj stepoj kun lament' Ekkornas vintra vent' Novembron, Tra l' vastaj stepoj kun lament' Veas la vent', Delire ŝiras siajn membrojn, Urbojn laŭ ir' per peza spir' Vipas la vent', La vento kornas nun Novembron. Sur putoj farmaj La ferseruro kaj puli' Grincas. Sur putoj farmaj Bruas seruro kaj puli' Kun grinca kri'. Portas laŭ bord' en raba rul' Foliojn mortajn de betul' La vent' sovaĝa de Novembro, La vent' en branĉoj mordas Birdnestojn, kruelul', Kaj raspas ĝi sur fer', Lavangon vintran volve tordas Rabie sur maljuna ter', Rabie, la vent', La vent' sovaĝa de Novembro. En la plorindaj staloj blindaj Sur fenestret' flikita Sub hak' de atak' skuiĝas kun klak' Papero, vitro splita. — La vent' sovaĝa de Novembro! — Sur monto, kiu brunas bistre, De sube supren, aertranĉe, De supre suben fulmoŝanĝe, Muelilo falĉas fataliste, Muelilo nigra falĉas venton, La venton, Sovaĝan venton de Novembro. Kadukaj domoj, kaŭra grupo Ĉirkaŭ la preĝejtur' maljuna, Ekŝanceliĝas en la subo, Ŝirmej' maljuna kaj tegment' Klakas en vent', En vent' sovaĝa de Novembro. Tombejaj krucoj, ĉi inkubaj Brakoj de la mortintoj subaj, Kiel flugilo granda el aer', Frapiĝas al la ter'. La vent' sovaĝa de Novembro, La vent', Ĉu vi renkontis kun la vent' Ĉe l' tricentvoja voj-kunkuro, Ĉu vi renkontis kun la vent' De la detruo kaj teruro, Ĉu vi ĝin vidis ĉi vespere, Dum ĵetis Lunon ĝi altere, Kaj ne povante fari pli, Vilaĝoj vermboritaj kun vekri' Blekadis kvazaŭ besto Sub la tempesto? Tra l' vastaj stepoj kun lament' Hurlas la vent', La vento kornas nun Novembron. |