Robert Browning
RENKONTO NOKTA


La griza mar', la longa bordo bruna,
Duonluno flava, granda, en malalt',
Ondetoj, kiuj fajre, en ringformo,
Saltetas, timvekite el la dormo,
Kaj rodon venas mi kun puŝa halt',
Kaj bremsas barkon en la ŝlimo duna.

Mejlo sur varma bord' en marodoro,
Tri kampojn tranĉas ĝis la farm' la voj',
Frapet' fenestre, akra ekkraketo,
Ekŝpruca bluo de la alumeto,
Mallaŭta voĉo, tra ektim' kaj ĝoj',
Kaj fine — frapas koro sur la koro!