Li Tai Po
SOLA DUM DRINKO SUB LA LUNO

Ĉe plena vinpokal', en jasmenlaŭb' agrabla
Mi sidas sola nun, sen drinka kompanio.
Invitas Lunon mi kun glasolev' afabla,
Kaj mia ombro: jen la tria por la Trio.
Sed drinki mia Lun' ne estas ja kapabla,
La ombr' imitas min, sed glutas el nenio:
Do trinkas mi por tri kun soifego sabla,
Printempo! Jen la temp' de ĝuo kaj ebrio!

Kaj dum mi kantas, jen, la Luno ride haltas
Kaj dum mi dancas, jen, la Ombro same saltas,
Tiel, ĝis ebriiĝ', ni distros nin kaj ĝuos,
Disiĝos poste ni kaj dormos en ebrio
Kaj drone en la dorm' konsentos ni pri tio:
Ni sur la Lakta Voj' eterne rendevuos.