William Shakespeare
SONETOJ

>

XX.

Vin la Naturo pentris virinvanga,
Ho sinjor-sinjorin' de mia flamo,
Kun kor' virina, tamen pli mildsanga,
Sen la ŝanĝem' virina kaj flirtamo.
L' okuloj brilas, sed sen falsaj ruloj,
Orumas ĉion, kie trapromenas,
Per virstatur' konkera vir-okulojn
Vi ŝtelas, virinkorojn sorĉkatenas.
Vin volis krei la Natur' komence
Virin', sed ŝi ekamis vin dumfare.
Kaj ŝi aldonis ion, rabintence,
Kio sopiron mian mokas bare.
      Sed, se ŝi volis, ke vi damojn havu,
      Ili la ĝuon, mi la amon havu!

LXXIII.

Vi vidas en mi tempon de la jaro,
Kiam velkflava, aŭ jam senfolia
Skuiĝas en la vento la branĉaro,
Ĥorej' ruina, iam birdaria.
Vi vidas en mi tagon, kiu palas
Post sunsubiro en la okcidento,
Pli kaj pli nigra nokto sur ĝin falas:
Duona mort', sigel' de tombsilento.
Vi vidas fajron, kiu agonie
"Sub la cindrar' de sia juno dronis,
Elspiras ĝi sur mortolito, kie
Ĝin konsumadas, kio nutron donis,
      Ho, vidu min, kaj kreskos via am'
      Al tiu, kiu baldaŭ pasos jam.

LXXV.

Vi estas al mi, kiel nutr' al korpo,
Aŭ dolĉaspica pluvo al terbulo,
Kaj tia lukt' min tenas en absorbo
Por vi, kiel pri l' riĉ' la avarulo
Fierplezuras, sed de tim' suferas,
Ke l' ŝtela tempo rabos lian riĉon.
Jen esti kun vi sola mi preferas,
Jen, ke la mondo vidu ĉi feliĉon.
Jen vidfestenas mi, se vin mi vidas,
Jen por rigard' mi mortas de malsato,
Plezuron mi nek havas, nek avidas,
Krom kion donis, donos vi, amato.
      Jen en mizer', jen en festen-ebrio,
      Manĝegas ĉion mi, aŭ mankas ĉio.

XCV.

Eĉ honton kiel faras vi dolĉdona,
Se, kiel ruĝan rozon rust', la belon
Makulas ĝi de via nom' burĝona,
Kiel vi fermas kulpojn en mielon!
La lang' klaĉanta pri vi por disaŭdo
Komentas vian vivon ja obscene,
Sed eĉ mallaŭdi povas nur kun laŭdo,
Nomante vin, misdiron kronas bene.
Kiel vi estas hejmo ideala
Por kulpoj, kiuj loĝi vin elektas!
Ĉar la makulojn kaŝas Bel' vuala,
Ĉio videbla ĉarme belaspektas.
      Tre granda rajt'! Sed, kara, estu garda,
      Breĉiĝas per misuz' eĉ kling' plej harda.

XCVII.

Ve, kia vintro estis, dum mi migris
For de vi, ho plezur' de l' jaro kura!
Kiel mi frostis, miaj tagoj nigris,
Decembro estis ĉie, kalva, dura.
Kaj tiu tempo estis ja somero!
L' aŭtun' lasciva riĉgravede portis
Naskŝarĝon majan, kiel la utero
Vidvina, kies fruktiginto mortis.
Sed ĉi abunda pompo ŝajnis nure
Senpatra frukt', esper' de orf-gefiloj,
Vin la somer' atendas riĉplezure,
Vi estas for, do mutas birdotriloj,
      Aŭ, eĉ se sonas, triste nur lamentas,
      Folioj palas, vintron antaŭsentas.

CIV.

Por mi, amat', ne maljuniĝos vi.
ĉar kia mi ekvidis vin unue,
Vi same belas. Frostaj vintroj tri
De l' bosko rabis tri somerojn skue.
El tri printempoj faris tempo-rul'
Aŭtunon flavan, la april' balzama
Trifoje iĝis jam junia brul',
Sed restis via juna freŝ' la sama.
Ve, sed la bel', kiel horloĝmontrilo,
Sen halt' momenta ŝtele sin forŝovas,
La dolĉaj trajtoj, ŝajne en trankvilo,
Ja pasas, kaj la vid' min trompi povas.
      Gentaĉoj sekvaj, aŭdu pri l' kruelo,
      Vi eĉ ne ĝermis, mortis jam la Belo.

CXXVIII.

Mia Muzik'! se vi muzikon ludas,
Kaj kordsonoron per fingretoj dolĉaj
Al la feliĉa ligno milde trudas,
Kaj vibras sonoj, al mi orelsorĉaj,
Ho, kiel ofte mi pri l' klavoj etaj
Envias, kiuj vin mankisi saltas,
Dum miaj povraj lipoj, rikoltpretaj,
Apud la lign' aŭdaca honte haltas,
Volonte ili ŝanĝus staton sian
Kun dancaj klavoj, kiujn dolĉa tuŝo
Karesas, donacante benon plian
Al morta ligno, ol al viva buŝo.
      Se tiel ravas vi ĉi etajn ŝtipojn,
      Al ili donu fingrojn, al mi lipojn.

CXXX.

Okuloj ŝiaj sunon ne egalas,
Koral' ol ŝia buŝ' pli ruĝe ravas,
Se neĝo blankas: ŝia brusto palas,
Se drat' la har': ŝi nigrajn dratojn havas.
Mi vidis rozojn, blankan kaj purpuran,
Sur ŝiaj vangoj tia roz' ne floras,
Parfumoj havas spiron pli plezuran,
Ol spir' de mia sinjorin' odoras.
Mi scias, kvankam amas voĉon ŝian,
Ke la muziko sonas pli dolĉkante,
Diinon paŝi vidis mi neniam,
Sed sur la teron paŝas ŝi marŝante,
      Tamen, mi ĵuras, estas ŝi pli rara,
      Ol kiujn gloras laŭd' mensogkompara.

CL.

De kia Pov' vi havas povon tian,
Ke per malfort' vi mian koron regas,
Kaj mi rifuzas pravan vidon mian,
Kaj ĵuras, ke la suno ne brilegas?
Malbonoj en vi kial tiel ĉarmas,
Ke eĉ la plejan feĉon de faraĵoj
Per tia fort' kaj artrutin' vi garnas,
Ke virtoj iĝos por mi la mispaŝoj?
Kie vi lernis, ke vi min amĉenas,
Ju pli mi vidas, aŭdas malamkaŭzon?
Mi amas, kion multaj abomenas,
Kun multaj do ne sentu al mi naŭzon!
      Ke via senindec' min ame ligas:
      Je via amo min eĉ pli indigas.