Alkaios

SUB LA SIGNO DE LA HUNDSTELO

Vinon sorbu la lip'! Supre la sun' migras nun arde jam.
Pro l'spirega soif' svenas la mond' en la somera brul'.
Sonas dolĉe la ĉirp' el la arbet', vibras nun tie la
Vigla grila flugil', el kiu jen, ŝprucas ĉi hela kant'.
Kaj, dum floras la kard', ĉiu virin' ame frenezas nun,
Sed malfortas la vir', cerb' kaj medol' estas ja sekaj pro l'
Arda spiro de l' Hund'...