El la libro de reĝo Salamono
ŜIR HAŜIRIM KANTO DE L' KANTOJ

Ho princino, kiel bele vi dum paŝo la piedojn fleksas,
Viaj koksoj estas kvazaŭ oragrafo, kiun arte majstraj manoj teksas.

Via dolĉa umbiliko: kvazaŭ bela, ronda tas' trezora,
Kiu ja neniam estas sen olea suko bonodora.
Via ventro: grena garbo, ĉirkaŭita de lilioj ĉastaj,
Viaj kruroj: sur orfundamentoj du kolonoj alabastraj.
Viaj mamoj: kiel ĉamoj, aŭ ĝemeloj de kapreolino,
Sin pastantaj inter la lilioj. Sorĉa estas via sino.
Via kolo estas kvazaŭ turo konstruita el eburo,
Kaj fiera estas via nazo, kiel Libanona turo
Rigardanta al Damaskus. Via voĉo estas dolĉe flata,
La tempio sub vualoj estas kvazaŭ peco pomgranata.
Viaj dentoj: ĵustonditaj ŝafoj, kiuj ĵus el bano paŝas,
Kiuj nur ĝemelojn naskas kaj senfruktan inter si ne kaŝas.
Kiel bluaj fiŝlagetoj de Hesbono estas la okuloj,
Bela estas vi, Amata, ĉie bela, tute sen makuloj.
Via kapo, kvazaŭ Karmel. Kiel ĉarme vi ĝin povas teni!
Kaj per viaj brilaj bukloj ĉiun reĝon vi kapablus ĉeni.

Mian koron, ho Amata, Sopirata, vundis vi per bruloj,
Mian koron vi ekvundis per rigardo sola de l' okuloj..
Bela estas vi, Amata, nura Bel', kreita por plezuro.
Kiel la gracia palmo, tiel svelte altas la staturo.
Kiel la daktilo dolĉa estas la mameto duonŝvela,
Ho, ascendi tiun palmon por la frukto de l' daktil' miela!
Kiel la odor' de pomo estas la elspir' de via nazo,
La gingiv', kiel plej bona vino, ebriigas ĝis ekstazo.

Mi al la Amata apartenas, kaj ŝi min deziras,
Mi al la Amata apartenas kaj ŝi min deziras.

Kiel ĝardeneto zorge forbarita, estas mia kara,
Kiel sigelita puto, kiel ŝtonbarita font' arbara,
Kiel pompa, pomgranata ĝardeneto, estas mia bela,
Plena de ciprarboj, nardoj kaj de ĉiaspeca frukt' miela,
Plena de cinamo, nardo, incensarboj, bonodora kano,
Plena de multkostaj spicoj, de aloo, mirho, kaj safrano.
Nu amata, venu kun mi, dormu kun mi sur la kamp' de floroj,
Ni rigardu, ĉu ekfloris, ĉu odoras jam la mandragoroj.
Ni rigardu, ĉu ekfloris jam la vito kaj la arb' granata.
Tie, sub ĉiel' mi diros mian amon al vi, ho Amata.

Jen, Amata, mandragoroj bonodoras kaj la cedroj zumas,
La maldekstra man' sub mia kapo, vi per dekstra min brakumas.
Premu min sigele al la kor', sigele al la brako nuda
Ĉar la amo estas forta kiel mort' kaj kiel tombo, kruda
Estas la fervora amo. Flamo ĝia estas flam' de Dio,
Flamo de eterna fajro kaj sufoki povas ĝin nenio,
Ne estingas amon multaj akvoj nek inundaj riveregoj,
Ĝin ne povas hom' aĉeti per la domo, nek per ĉiuj gregoj,
Premu min sigele al la kor', sigele al la brako nuda,
Ĉar la amo estas forta, kiel mort', kaj kiel tombo, kruda.