1938
Kiam vi marŝis per sepmejlaj botoj Tra l' mondo, kaj vin ĉiam novaj rotoj Sekvis en gaja rondo, Kiam, post venko de l' interna krizo, Vi triumffesti iris al Parizo, — Ekbrulis tuta mondo... Kiam vi poste el la morto ŝajna Revivis, kaj per pli-ol-iam-ajna Potenco ekprogresis, Elasta, ŝvela, riĉa de kulturo, Portadis viajn fruktojn de maturo, — La Homo ekfrenezis... Ho vere, sur vi pezas prema Fato: Floradon novan sekvas nova bato Kaj krizoj mortminacaj: Kiam la gentoj luktas kiel lupoj, Dividas sin je malamikaj grupoj Eĉ «batalantoj pacaj». Por Dio scias kia cel' sencela, Kun plena pov', persisto senŝancela Tempestas la disputo Sensenca, senelira kaj senŝanca: Jen estas nia mondo disonanca En eta akvoguto. Anstataŭ frata helpo reciproka, Kiel en brula domo spirsufoka, Batalo ĝis la morto: En tia stato la homaro stumblas, Kaj, Esperanto, ankaŭ sur vi plumbas La sama damna sorto! Dum mondmalsano vi malsanas febre! Vin savos nur, se resaniĝos eble La mondgeneracio: Ne povas vi prosperi dum tempestas Mondbrulo, Homfrenezo, ĉar vi estas Hompaco, Mondracio! |