Ho hom' de l' temp' pasinta, Vi bela rabobesto De l' renesanc'! Sub vesto Kaŝiĝis klingo pinta, En poŝoj oro tinta; Vi iris kun majesto (Nun festo, morgaŭ pesto!) Tra l' vivo labirinta. Por granda viv' vi ardis, La Belon vi solenis, Kaj murdi vi ne tardis, Se vin malhelpo ĝenis; Vi kisis kaj ponardis, Ĝis — iu vin venenis. |