Ho homo de l' Futuro. Vivanta milde, pace, Ĝardene kaj palace En lukso kaj plezuro! El via brila turo Priridas vi grimace Nin, kiuj kulpe, lace Baraktis en teruro. Senpeka, sendifekta! Vin nura virt' ornamas, En vi la krim' infekta De rab' kaj murd' ne flamas. Kiel mi vin, perfekta, Envias — kaj malamas! |