Ho kara samtempano, Vi iom tro rapidis: Naskiĝi vi avidis; Nu do — je via sano! Ne estas marcipano La vivo, vi jam vidis: En brano vi eksidis, Vin manĝas pork' en brano. Sed aŭdu! Nun sonoros Konsolo kvazaŭ tosto: Ĝismorte ja doloros Mizero, krimo, frosto, Sed la printempo floros Sur — via polva osto! |