Kiel en griz' de tagoj jaraj Venas agrablaj ŝanĝoj: Ruĝaj literoj kalendaraj De l' festoj kaj dimanĉoj, Tiel, dum monotone pasas Horoj en taga drivo, Ravon de ŝanĝ' al ni donacas Malŝpare nia vivo, Ĉar, kara, se vi min brakumas, Jen dronas zorgoj teraj, En nia griza tago lumas Minutoj ruĝliteraj! |