Mi kredas je la Nova Sento, Mi kredas je la Forta Voko, Kvankam nun gento kontraŭ gento Armadas sin en ĉiu loko. Mi kredas, ke post ĉi epoko Kunfrate povos ni feliĉi. Mi kredas firme kiel bloko, Ke nia lingvo rajtas riĉi. Mi kredas je la argumento De l' Temp': forflugos, kiel floko En la potenca blov' de vento, Kio ĝin spitas kun provoko. Kaj tial kun fier' de koko Mi streĉas mian gorĝon kriĉi, Kriante antaŭ la Sufoko, Ke nia lingvo rajtas riĉi. «Ne helpas fluo de torento, Se jam fritita la ezoko!» Jes ja, ni vivas en turmento, Kaj kiel fiŝo sur la hoko, Aŭ trupo sub lavanga roko, Al mort' ni devas nin dediĉi, Sed kredas mi, por spit' aŭ moko, Ke nia lingvo rajtas riĉi. Princ' Mondo! Pretas murda stoko! Bonvolu per ĝi plezuriĝi! Sed kredis mi, jam sub la Soko, Ke nia lingvo rajtas riĉi. 1936 |